aŭtuno 2010

Dekoracia metiisto, Kalva princino, kaj Turvirino

Ĵaŭdo, Septembro 02, 16h13

Mi iom post iom legis la romanon Aelita en Esperanto, kaj provis traduki legintajn partojn en la japanan.

Mi streĉiĝas, ĉar mi deklamos mian novelon antaŭ plata artaĵo de Oota Soohei en baldaŭa tago. Eventuale mi parkere faros ĝin. Mi intencas elekti la verkon “Dekoracia metiisto” por la deklamo. La romano estis farita, inter kiam mi estis 17-jara kaj 18-jara.

Lastatempe mi denove legis mian novelon “Kalva princino”. Kaj mi komencis verki novan romanon. La titolo estos “Virino en la turo” aŭ unuvorte “Turvirino”. Laŭ mia plano, la romano konsistos en rakonto. Dume, mi volas legi multajn romanojn de fremdaj verkistoj.

Komenca parto de “Dekoracia metiisto”

Vendredo, Septembro 03, 01h42

(Ankoraŭ ne preta.)

La unuafoja parolado en Esperanto

Dimanĉo, Septembro 05, 00h26

Hieraŭ, en la Esperanto-societo en Numazu, mi renkontis junan esperantistinon, kiu nomiĝas Yvonne. Ŝi rakontis, ke ŝi venis al Japanujo por lerni la lingvon, kaj ke ŝi parolas ok lingvojn. La ĉeestantoj en la societo babilis kun ŝi en la tagmanĝo.

Ŝi donacis al ni memoraĵojn el Svisujo, magnetojn kaj ludilan ŝipon. La ŝipo estis donacita al Ai.

En la matena stacidomo

Dimanĉo, Septembro 05, 09h46

Matene, mi kaj Ai vizitis la stacidomon por ĝisrevidi kun Yvonne. Ni tri kune babilis antaŭ ŝia ekiro. Mia donaco al ŝi estis legosigno kaj du paperfalditaj birdetoj. La donaco de Ai estis kukoj el salikokoj, malgranda mantuko kaj amuleto por sekura vojaĝo.

Mi kaj Ai, la komencantoj de Esperanto, ne povis glate paroli al ŝi en Esperanto nek en la angla. Sed la tempo estis plezura, ĉar ni ankoraŭfoje vidis ŝin antaŭ ŝia ekiro. Ni kore dankis ŝian amikecon.

Fuĝo el Egiptujo

Mardo, Septembro 07, 06h30

Frumatene mi faris miajn nomkartojn. Ĝi estis preskaŭ ago de stultulo.

En la lasta dimanĉo, post la ĝisrevido kun Yvonne, mi kaj Ai babilis pri literaturaj aferoj. Posttagmeze ni vizitis la muzean ĝardenon, kiu nomiĝas “la altebenaĵo de klematido”, por aŭskulti la paroladon de la fotistino Kimura Yuki kaj tri artistoj.

La amikino Ai estas samtempe mia antaŭulo, kiu longe instruis al mi per siaj ampleksaj scioj. Sed inter ni tre ofte okazas kverelo.

La parolado estis interesa precipe en la posta parto. Mi ekhavis intereson pri “Q-kun”, kiu partoprenis en la parolado per Skajpo.

Post la parolado, okazis konflikto inter ni du. Mi volis forkuri kvazaŭ el la faraono.

Inflamo

Merkredo, Septembro 08, 02h47

Hieraŭ, mi legis librojn kiel dokumentojn por mia verkado, dum mi suferis pro la inflamoj, kiuj aperis ĉe la lipo, brakoj kaj piedoj. La doloro daŭras eĉ nun.

Mi povas nenion krom preĝi

Vendredo, Septembro 10, 03h24

Daŭras mia malsano. Sed mi devas labori. Eltenante lacecon, mi preĝas por morgaŭ.

La deklamo "Dresisto de rabobesto kaj Monako"

Dimanĉo, Septembro 12, 00h09

Hieraŭ vespere, nome en 11a, mi deklamis mian novelon “Dresisto de rabobeto kaj Monako” en la vojeto de la sanktejo Miŝima Taiŝa. La evento estis okazigita de aritgalerio. Mi deklamis sur la seĝo inter du artaĵoj de Ôta Sôhei.

Post la deklamo, mi kaj du amikinoj, Ai kaj la novelisto Kosaka Ruka, vizitis la artgalerion, kaj longe babilis kun la mastrino, s-ino Tamura. Temis pri arto, pri literaturo, pri verkado, pri rajtoj de virinoj, kaj ceteraj. La babilado daŭris ĝis la 22a horo.

S-ino Kosaka estas bonkora homo. Mi unuafoje renkontis ŝin en la 11a tago, kaj parolis en kafejo. Mi nun havas novan amikon, kiu agadas por literaturo.

Improvize, malkonsekvence, sen-kliŝaĵe

Lundo, Septembro 13, 15h31

Hieraŭ, la inproviza muzikisto Murayama Seizirô faris solludon en la artgalerio Ecre-no-Mori. Iam mi aŭskultis lian ludon en la loko. Ĉi-foje la solludo havis alitipan guston ol la lasta. Li uzis kuriozajn instrumentojn kiel muzikilojn, nome tamburon, dentoforman tubon, malgrandan broson, arĉon kaj cimbalon.

Post la koncerto, mi kaj Murayama kunsidis en kafejo, ĉar ni promesis fari kunlaboraĵon. Poste ankaŭ Ai kaj Kosaka vizitis la kafejon. La parolo de Murayama estis tre memorinda.

Murayama permesis al ni vidi ilian provludon. La provludo okazis en la fotogalerio “Okabe Hataten”. La fotografisto Okabe projekciis liajn fotojn sur la muro kun la muzikludo de Murayama.

Post la provludo, mi vizitis drinkejon por trinki kun ili kaj aliaj artistoj.

Donaco

Mardo, Septembro 14, 18h55

Liveraĵo venis al mi. La sendinto estis Osiki. En la liveraĵo estis ŝia letero, en kiu ŝi diris, ke ŝi sendas du donacojn al mi kiel ŝian plezuron pri mia lasta vizito.

La unua donaco estis legosigno figurita de “La Nokto de la Galaksia Fervojo” verkita de Miyazawa Kenzi. La dua estis altekosta globkrajono. Mi rememoris, ke kiam ni babilis en Sekaidoo, mi rakontis antaŭ budo de globkrajonoj, ke mi iam perdis mian altekostan globkrajonon dumvoje en Tokio. Ŝi memoris tion, kaj donacis la globkrajonon al mi. Ŝi skribis, ke ŝi donacas la globkrajonon kiel gratuldonacon por la eldono de mia romano, antaŭ ol oni eldonas ĝin. Kaj ŝi aldonis, ke mi ne plu perdu ĝin.

Pluva tago

Vendredo, Septembro 24, 01h25

Mi laboris en terkulturo tri tagojn ĝis hieraŭ. Morgaŭ mi devos viziti Tokion denove.

En la 18a, mi vizitis Tokion kaj vidis la preĝejon de St. Ignacio kaj la universitaton Zyôti. Kaj en la vespero mi kun kelkaj vespermanĝis. Sed en la tago mi suferis pro abrupta erupcio infere dolora.

En tia situacio, rikoltado de rizo estis peniga.

Hodiaŭ estis pluva tago. Kosaka kaj poste Ai venis al mia hejmo. Ni babilis kaj vizitis la “domon de almanakisto” (Koyomisi no yakata) por aŭskulti Havajan muzikon.

Veninta oktobro

Mardo, Oktobro 5, 15h30

Mi revenis hejmen de la vilaĝo en la 3-a de oktobro. Samtempe rekomenciĝis mia laboro kiel falsa poeto en kampara urbeto.

Hodiaŭ dum mi tagmanĝis kun Ai kaj Kosaka, ni interparolis pri literaturaj aferoj en diversaj kampoj. Mi admiris pro tio, ke Kosaka tre diligente legadas diversajn librojn ne nur en literaturo. Mi dankas pro tio, ke mi havas tiel bonajn geamikojn.

La daŭro de verkado de “Turvirino”

Vendredo, Oktobro 22, 01h37

Jam pasis longa tempo de la lasta artikolo. Mi daŭre verkas la romanon, kiu titoliĝas “Turvirino”.

Antaŭ ĉ. du semajnoj, mi veturis al Tokio kun Kosaka por kune spekti teatraĵon, kies titolo estas “Kruco kaj Noto”, en la teatro Bungakuza.

Post la spektado, mi sola veturis al Takadanobaba por kunsidi kun la tri membroj: Kuboki, Asabuki kaj Sakagami, de la libro-klubo “Similogue”. La kunsido temis pri la evento “Malfermita libro-kunsido de Similogue”. Ĉar ili subite telefone proponis al mi veni al la kunsido, mi hasteme iris tien.

Aldono: Ekde tiam mi daŭre, profunde pentas mian agon, ke mi veturis al la loko kaj lasis Kosaka veturi sola al sia hejmo. Kvankam mi sciis, ke ŝi ofte bezonas ies helpon pro sia korpo-stato, mi disiris pro mia erara deviga konscio, ke la klubo bezonas min por teni harmonion. Eĉ se eventuale la konscio pravus, akompani ŝin al ŝia hejmo estus absolute multe pli necese, ol teni harmonion de la klubo. Mi neniam ripetu tian eraran juĝon. Mi neniam forgesos tiun ĉi tagon. (Aldonita en la 29-a de aŭgusto 2017)

Laŭ nia plano, la evento havas du programerojn. La unua estas dialogo fare de la du novelistoj: Asabuki kaj Maĉida Koo. Kaj la dua estas diskutado fare de ĉiuj ĉeestantoj pri unu aŭ du certaj libroj. La evento okazos en novembro aŭ decembro ĉi-jara.

inserted by FC2 system