vintro 2010 - 2011

Korektado de "Turvirino"

Lundo, decembro 20, 05h32

La manuskriptoj de la romano “Turvirino” jam estas verkitaj, kaj nun korektataj fare de mi mem. Mi volas esprimi dankon al la geamikoj, kiuj kuraĝigis min kun konsiloj, speciale al Sakagami, Osiki kaj Ai.

En Tvitero amikino diras, ke ŝi volas afiŝi sur muro la frazon “Ĉiam mi dankas”, simile kiel la muro de necesejo. Mi ne volas afiŝi ĝin, sed povas kompreni ŝian senton.

Revo esti sola en dezerto

Merkredo, decembro 22, 05h32

Iam s-ro Fuzii, mia konata arkitekto en Tokio, diris, ke li iam restis en Maroko du semajnojn. Ekde kiam mi aŭdis tion, mi revas viziti dezerton.

Iusence mi ne tre amas homojn. Eble oni povas eĉ kvalifiki min mizantropo. Sed mi penadis interparoli aŭ labori kun multaj en tiu ĉi jaro. Intertempe, malicoj kaj blasfemoj de kelkaj homoj konsumis min, sed mi devis konduti vigle kaj harmonie. Se mi povus esti sola eĉ nur tagojn en dezerto.

Mi malĝojas bildigi tian sonĝon en la naskiĝtago de fratino… Mi vere dankas tiujn, kiuj varme akceptas min.

Restas neniu vojo krom verki

Ĵaŭdo, decembro 23, 04h19

Mia menso fariĝas multe pli nervoza. Oni ne scias, kion mi faras. Kiel ajn mi skribas kaj korektas, oni ne povas scii mian laboron almenaŭ ĝis la faraĵoj aperos en gazetoj aŭ libroforme. Kompreneble. Kvankam mi havas mian propran retejon en la japana, mi nenion diras pri la nun verkata faraĵo, ĉar tia mencio pri la procezo de verkado estas nur kromaĵo.

Se iu legus du mian ret-kajeron en Esperanto, nome tiu ĉi blogon, kaj tiun en la japana, la homo certe sentus ilin strangaj pro la malsameco de atmosfero inter la du. Jes iu ajn, eĉ ne esperantistoj, povas legi tiun ĉi blogon per Google-Tradukilo, sed, ĉu tia homo ekzistas?

Ĉe mi restas neniu vojo krom verki… verki ion, kiun mi nomas fabelo.

Ĉu kredinde, ke mi pli feliĉos morgaŭ ol hodiaŭ?

Ĵaŭdo, decembro 30, 02h18

La malvarma vintro donis al mi malvarmumon. Mi apenaŭ resaniĝas tagon post tago. Post resaniĝo, mi strebu por plenumi farendaĵojn.

La unua farendaĵo estas verki eseon por loka senpaga ĵurnalo ĝis la 11-a de junuaro. Oni ne limigas, pri kiu la eseo temas. Supozeble tamen oni postulas, ke la temo estu rilata al vintro aŭ al la urbo.

La dua estas fini korektadon de la romano “Turvirino” ĝis frua januaro.

Malfeliĉe, sub tiuj ĉi cirkonstancoj, mi malsaniĝis.

Helpoj de redaktoroj

Ĵaŭdo, decembro 30, 11h30

Mia korektado de la romano estas helpata de la notoj fare de s-ino Suda, la redaktoro de la romano. Mi nomis la notojn “Suda-memo” en la koro. La notoj estas kombinitaj de citaĵoj el ŝiaj retmesaĝoj kaj de miaj notoj, kiujn mi notis dum niaj interparoloj per telefono.

Antaŭhieraŭ libro estis liverita al mi. La donacinto estas s-ino Hirade, redaktoro de alia eldonejo. Ŝi estas mia nova redaktoro de certa gazeto. La donacita libro estas “Malrapida lernanto” verkita de Thomas R. Pynchon.

Hodiaŭ subite defluis sango el la nazo. Tamen mi haltigas mian strebon.

Foriris la jaro de “Odyssey Two” de Arthur C. Clarke

Lundo, Januaro 3, 04h47

En la unua de januaro, mia sanstato malboniĝis. Sed mi vizitis Ai por saluti kaj kune manĝi krabon, kiun ŝi gajnis en evento de ŝia kompanio. Ŝi konjektis, ke mia ŝajna malvarmumo povas esti pneŭmonio. Ŝi bonkore flegis min kaj kuiris kaĉon.

Por iuj nekonataj

Vendredo, Januaro 7, 15h25

En la 5-a de januaro, mi ĉeestis en bankedo de la loka radioelsendo Voice Cue. Tie mi renkontis la muzikiston, Kataoka Rjoota. Li diris, ke li baldaŭ flugos al Nov-Jorko. Liaj konataj bankedanoj donacis voĉ-leteron al li. La muzikisto estas blinda, ekde kiam li estis 10-jara. Laŭ li, li decidis vivi kun muziko instigite de vortoj de anoncisto en la radioelsendejo.

Ankaŭ mi aŭdis la voĉ-leteron al li. Kvankam ĝi ne estis adresita al mi, la mesaĝo donis grandan kuraĝon ankaŭ al mi, simile kiel radioelsenda programero vekas kuraĝon ĉe multaj homoj.

Kutime mi ne intencas fari novelon por adresi ĝin kiel mesaĝon al specifaj homoj. Sed ĝenerale dirite, noveloj havas povon sentigi ĉiun leganton kiel la rakonto estas verkita por ja tiu homo. Mi supozas pri miaj faraĵoj, ke ili ne povas konsoli la legantojn, sed povas kuraĝigi iliajn ĉagrenajn korojn por antaŭeniri al la sekva ŝtupo.

Ĝenerale, parolataj vortoj atingos proksimajn homojn. Sed iafoje, vortoj povas atingi eĉ nekonatajn homojn. Mi denove pripensis eblecon, ke ankaŭ miaj vortoj povos atingi iujn nekonatajn.

Astmo

Merkredo, Januaro 12, 17h19

Astomo suferigas min, dum mi devas fini korektadon por la romano ĝis la venonta vendredo. Kaj krome, ĉar oni eventuale elektos amikinon Asabuki kiel premiito de Premio Akutagawa, la fama novela premio, mi volas pretigi min por gratuli ŝin en Tokio.

Mi kore deziras mian resaniĝon.

Bankedo por la premiito

Mardo, Januaro 18, 18h57

Hieraŭ oni donis la premion al la novelo “Kikotowa” verkita de Asabuki. Okazis gratula bankedo por ŝi en Tokio. Grandrapidaj trajnoj prokrastiĝis pro intensa neĝado. En la bankedejo mi babilis kun Kitahara kaj Sakagami.

Nokte mi bankedis kun Ĉiba Masaja kaj Akaŝi Joosuke. Sakagami forestis pro ebrio. La babilado estis interesa.

Mi denove ĉeskribotable laboras por perfektigi la romanon. Ĉiuokaze, estis bone, ke mi gratulis la amikinon.

Postnoktomeza manĝo

Ĵaŭdo, Januaro 20, 05h18

Dum la verkado de la romano, mi neniel povas eviti manĝi post noktomezo, ĉirkaŭ la 4a horo. Straga estas ne nur manĝado, sed ankaŭ trinkado. Evidente mi prenis tro da kafeino per verda teo, kafo, tablojdoj, kaj nutro-trinkaĵo.

Mi resaniĝas de astmo. Mi deziras ke la laboro por la romano eble plej frue finiĝu en sukceso la laboro.

Memhelpo per komputilo

Sabato, Januaro 22, 00h16

De antaŭ kelkaj jaroj, mi verkas preskaŭ ĉion per la redaktilo GVim. Ju pli multe mi uzas la redaktilon, des pli multe mi programas komputilajn skriptojn por helpi al mia verkado.

Unu el la lastatempe programitaj skriptoj funkcias jene: kopii la malfermitan dosieron aldonante la daton de la kopiado al la nomo, kaj aldone registri la informon en ĵurnalo.

Tiel mi helpas al mia laboro per la mem skribita programo.

Retmesaĝoj al geamikoj

Mardo, Februaro 1, 19h20

Mi daŭre prenas kafeionon. Dume, la sufero pro astmo malfortiĝas. La korektado por la romano ĉiutage daŭras. La laboro paŝon post paŝo progresas. Mi dezirus ripozi kelkajn tagojn.

Hodiaŭ mi sendis retmesaĝojn al kelkaj geamikoj. Unu el ili estas Nisikawa, kiu laboras en la teatro SPAC en Sizuoka. Li kontribuis novleon al la novela premio por nova talento, en la gazeto Waseda Bungaku. Ni renkontiĝis en decembro 2009. Li lernis muzikon en universitato.

Lastatempe mi spektis la teatraĵon “Don Juan” en SPAC. Antaŭ ol la teatraĵo komenciĝis, mi iom babilis kun li. Li recenzis la teatraĵon en lia Tvitero.

Kosaka ankoraŭ restas en malsanulejo laŭ ŝia retmesaĝo. Mi skribis, ke mi deziras vidi ĉerizujojn kune kun ŝi kaj aliaj geamikoj en la venonta printempo.

La korektado daŭris ĝis la vespero. Mi rapide modifis piktogramon de Kitahara, ĉar ŝi ŝanĝis sian hararanĝon, kaj mi sendis retmesaĝon kun la malgranda bildo al ŝi. Mi jam faris piktogramojn de la ceteraj membroj de la libro-klubo Similogo, por memorigi la sukceson.

La lasta retmesaĝo estis adresita al Ai, la fajra virino, kiu teruras min. Mi, en aĝo de 17 aŭ 18, kore estimas ŝiajn kapablon pri literaturo kaj ampleksajn sciojn. Sed nuntempe mi konas ankaŭ ŝian fortan karakteron, kiu de tempo al tempo premas min. Pro la zorgo, ĉu la retmesaĝo farus miskomprenon, mi telefonu al ŝi poste.

Mi esperas progreson

Merkredo, Februaro 2, 22h49

Tio, kion mi povas, estas nur preĝi al dio kaj skribi prozojn.

Vidpunkto

Sabato, Februaro 5, 20h16

Posttagmeze, mi interparolis kun Ai en kelkaj kafejoj. La interparolo temis pri mia vidpunkto, kiel kaj kial fari beletraĵojn. Ŝi proponis multon al mi kun emfaza tono. Mi pensis diversajn aferojn.

Mia akrobataĵo ne bezonis gajan sonoron nek strangan kostumon. Mi devas lerni, kiel oni legas frazojn.

Korektado de la tria ĉapitro

Mardo, Februaro 8, 23h09

Fine mi finis korektadon de la dua ĉapitro de la romano, kaj sendis la dosieron al la redaktoroj. Ankoraŭ restas la tria ĉapitro.

La korektado modifi kaj aldone skribi frazojn de la dua ĉapitro estis kvazaŭ longa vojaĝo. Hodiaŭ mi kontrolis la preskaŭ finan parton de la romano. Mi strebu plu.

Kaoso en mia kapo

Vendredo, Februaro 11, 02h20

Se mi estus persono sur scenejo, mi devus krii: “Mia dio! Kial la korektado ankoraŭ ne finiĝis?”

La limdato de la romano estis hodiaŭ. Kion signifas la vorto hodiaŭ en Esperanto. Ĉu ĝi inkluzivas nokton ĝis morgaŭa mateno?

Bankedo

Dimanĉo, Februaro 20, 11h08

La tuta dosiero de la romano estis sendita al la redaktejo en la 17-a.

En la 18-a, Premio Akutagawa okazigis gratulan bankedon. Mi vizitis la bankedejon Tokyo-kaikan, kaj parolis kun diversaj homoj: aparte, la 136-a premiito Aoyama Nanae kaj la 141-a premiito Isozaki Ken’itiroo. Poste mi vizitis la drinkejon Orion-za kun Hirade kaj Emisi.

Emisi estas juna repisto. En la drinkejo li ludis repon. Mi donacis paperfalditan birdon al Asabuki.

Nokte ni vizitis la drinkejon Kazahana, sed mankis seĝo. Tial mi vizitis alian, kiu nomiĝas Nekome, kun kelkaj homoj: Yamamoto Mai, Nanari, Akasi, Sakagami kaj Emisi. Estis bona nokto.

inserted by FC2 system