printempo 2011

Foriris la jaro de “Odyssey Two” de Arthur C. Clarke

Lundo, Januaro 3, 04h47

En la unua de januaro, mia sanstato malboniĝis. Sed mi vizitis Ai por saluti kaj kune manĝi krabon, kiun ŝi gajnis en evento de ŝia kompanio. Ŝi konjektis, ke mia ŝajna malvarmumo povas esti pneŭmonio. Ŝi bonkore flegis min kaj kuiris kaĉon.

Por iuj nekonataj

Vendredo, Januaro 7, 15h25

En la 5-a de januaro, mi ĉeestis en bankedo de la loka radioelsendo Voice Cue. Tie mi renkontis la muzikiston, Kataoka Rjoota. Li diris, ke li baldaŭ flugos al Nov-Jorko. Liaj konataj bankedanoj donacis voĉ-leteron al li. La muzikisto estas blinda, ekde kiam li estis 10-jara. Laŭ li, li decidis vivi kun muziko instigite de vortoj de anoncisto en la radioelsendejo.

Ankaŭ mi aŭdis la voĉ-leteron al li. Kvankam ĝi ne estis adresita al mi, la mesaĝo donis grandan kuraĝon ankaŭ al mi, simile kiel radioelsenda programero vekas kuraĝon ĉe multaj homoj.

Kutime mi ne intencas fari novelon por adresi ĝin kiel mesaĝon al specifaj homoj. Sed ĝenerale dirite, noveloj havas povon sentigi ĉiun leganton kiel la rakonto estas verkita por ja tiu homo. Mi supozas pri miaj faraĵoj, ke ili ne povas konsoli la legantojn, sed povas kuraĝigi iliajn ĉagrenajn korojn por antaŭeniri al la sekva ŝtupo.

Ĝenerale, parolataj vortoj atingos proksimajn homojn. Sed iafoje, vortoj povas atingi eĉ nekonatajn homojn. Mi denove pripensis eblecon, ke ankaŭ miaj vortoj povos atingi iujn nekonatajn.

Astmo

Merkredo, Januaro 12, 17h19

Astomo suferigas min, dum mi devas fini korektadon pri la romano ĝis la venonta vendredo. Kaj krome, ĉar oni eventuale elektos amikinon Asabuki kiel premiito de Premio Akutagawa, la fama novela premio, mi volas pretigi min por gratuli ŝin en Tokio.

Mi kore deziras mian resaniĝon.

Bankedo por la premiito

Mardo, Januaro 18, 18h57

Hieraŭ oni donis la premion al la novelo “Kikotowa” verkita de Asabuki. Okazis gratula bankedo por ŝi en Tokio. Grandrapidaj trajnoj prokrastiĝis pro intensa neĝado. En la bankedejo mi babilis kun Kitahara kaj Sakagami.

Nokte mi bankedis kun Ĉiba Masaja kaj Akaŝi Joosuke. Sakagami forestis pro ebrio. La babilado estis interesa.

Mi denove ĉeskribotable laboras por perfektigi la romanon. Ĉiuokaze, estis bone, ke mi gratulis la amikinon.

Postnoktomeza manĝo

Ĵaŭdo, Januaro 20, 05h18

Dum la verkado de la romano, mi neniel povas eviti manĝi post noktomezo, ĉirkaŭ la 4a horo. Straga estas ne nur manĝado, sed ankaŭ trinkado. Evidente mi prenis tro da kafeino per verda teo, kafo, tablojdoj, kaj nutro-trinkaĵo.

Mi resaniĝas de astmo. Mi deziras ke la laboro por la romano eble plej frue finiĝu en sukceso la laboro.

Verki romanon programe helpaĵon

Sabato, Januaro 22, 00h16

De antaŭ kelkaj jaroj, Miaj verkoj skribiĝis per la redaktilo nomata "Gvim", kiu estas GUI versio de "Vim". Laŭ verko skribiĝis, multiĝas funkcioj de vim-skripto.

Lastatempe mi programis skripton, kio faras, savkopii kuranta malfermita teksto-dosiero en restaŭr-dosierujon, kaj superskribi la informon en ĵurnal-dosieron. La informo estas listo pri la savkopanta dosiero, kies dato, dosiernomo, kaj grando. La skripto povas savkopii parton de teksto-dosiero.

Mi estas helpata mem per la skripto.

inserted by FC2 system