aŭtuno 2017

Elsenda programero

Novembro 29

Mi vizitis komunuman radioelsendejon de mia urbeto, por partopreni kiel unu el la parolantoj de la programero pri loka literaturo. Antaŭ monato, mi partoprenis la saman programeron kaj tie prezentis novelon. La aŭtorino Kosaka Ruka ĉi-jare forpasis pro malsano, kvankam ŝi estis juna. La belega novelo kun aldonitaj ĉapitroj, kiujn ŝi pene verkis sur la lito de la malsanulejo, bedaŭrinde fariĝis ŝia lasta verko.

Hodiaŭ mi prezentis novelon verkitan de Saitoo Sizuko, 80-aĝa verkistino. Ankaŭ ŝi mem ĉeestis kaj parolis en la elsenda budo. Ŝi en la novelo esprimis sian vivon en la tempo de knabino, kiam ŝi estis sep ĝis dek. Kaj samtempe tie aperas la kulturo de la tiama urbeto, kaj la perspektivo de homaj vivoj en la tempo tuj post la jaro 1945, nome post la Dua Mondomilito.

De antaŭ ol ni eniris en la budon, ŝi proponis al la prezentanto, ke ŝi parolos unue pri la tramo, kiu kuris en la urbeto ĝis iama tempo, sed nuntempe ne restas eĉ la spuroj. En la tempo, forlasinte sian grandan urbon, kiu ricevis grandan bombatakon kaj falis en cindra ebenaĵo, ŝi kun la familianoj rifuĝis en la urbeto. Ŝi rakontis, ke la ĉefstrato apud la stacidomo de la nedifektita urbeto ŝajnis al ŝi brila, fantazia loko.

La programero enhavis dek minutojn kiel destinitan tempon, sed la prezentanto sonregistris la tuton de ŝia parolo por dividi en du partojn, kaj ambaŭ estos elsenditaj en decembro kaj en januaro.

Nubaj tagoj

Novembro 28

Pli kaj pli peziĝas mia melankolio, sed mi devas labori kun pozitiva animo, ĉar iu ajn negativa sento ne estas konvena al la nunaj taskoj. La kaŭzo de la melankolio estas supozebla al mi mem. Kuŝas en mia koro unu fakto, ke forpasis karaj homoj, kvankam junaj. Ili estis plej bonkoraj, kaj foriris de la tero sinsekve en tiu ĉi jaro.

Mi perceptas, ke du ondoj konfliktadas en la animo. Premata estas malĝojo, kaj pro tio multe pli grandiĝas la timo, ke la de mi amata mondo difektiĝas flumrapide. Sed fakte mi ne emas malkaŝi tian senton en la ĉiutaga vivo, escepte ke ĉi tie mi krias. Individua interna vundo ne estas kundividebla, je la vera profundo.

Lastatempe, kiam mi babilis kun literaturaj geamikoj, ili ŝajnis tre ĝojaj per malkaŝema interŝanĝo de la vortoj pere de literatura verkaĵo. Sed eĉ tiam, mi ne menciis miajn malĝojon nek internan malsanon; ĉar mi preferas ĝuigi aliajn, kaj tia abrupta konfeso naskas nur vanan senton ĉe mi kaj ĉe ili.

Nigra katino de mia dua fratino restas ĉe mia hejmo. Mi tagmeze, en la mallonga libera tempo, karesas ŝin, nenion pensante. La katino ronronas peztone, kvankam ŝi ĉiam miaŭas per kvata voĉo. Tiam, mi pensas, ke mi donas al ŝi trankvilon, kaj ŝi duone dormas sur miaj gamboj ŝajne sen maltrankvilo. La sceno ĝojigas min, ĉar mi deziras vivi sen disŝuti maltrankvilon al najbaraj homoj.

Aliflanke, eble mi esperas, ke iu trankviligos mian koron. Sed efektive neniu povos.

Vojaĝo en memoro

Novembro 10

Mi fartas malbone ekde la lastaj tagoj pro malvarmumo. Hodiaŭ post longa dormo mi iom laboris ĉe la skribotablo kaj pensis pri diversaĵoj.

Eble mi povas diri, ke mi jam spertis ĉion, kion mi iam revis sur la lito kun la malsana korpo. En maro de la memoro mi naĝis de insulo al insulo. La plej granda memoro estis la vojaĝo en Vjetnamujo. Mi tiam ne rememoris konkrete, sed senescepte ĉio, kion mi renkontis en la lando, estis tute freŝa por mi. Absolute, mi neniam povus sperti tion, se mi ne flugus ekster la japana insularo.

Nokte, mi foliumis komikson de Karinpen, bildaron de Odilon Redon, kaj poemaron de Paul Celan. La tri libroj estis memorplenaj por mi. Ankaŭ tiuokaze, la memoro ne estas konkreta, sed mia menso kvazaŭ estis ligita al la pasinteco pere de tiuj libroj. Nur per la ligo, mi povas rememori, kia homo mi estis.

Antaŭ ses tagoj, mi vizitis la kongresejon de Japana E-Kongreso en Jokohamo por aŭskulti du publikajn prelegojn. Ĉar mi havis alian promeson en alia loko, kaj ĉar la postaj tagoj jam estis okupitaj, mi povis resti tie nur du aŭ tri horojn. Tamen, mi ĝojis, ĉar mi povis saluti kelkajn amikojn iom longe konatajn, kaj ankaŭ povis babili kun junuloj dum iom da tempo.

Estis bedaŭrinde, ke mi ne povis partopreni en la kongreso. Sed mi povis ĝui la vivon ankaŭ en la postaj du tagoj. Mi vizitis ekspozicion de pentraĵoj de Ajko, kiu estas amikino kaj iam kelkfoje instruis al mi la ĉinan lingvon. Mi bezonis almenaŭ unu horon por piediri de la plej proksima stacidomo al la ekspoziciejo, sed ŝiaj pentraĵoj estis tiel vidindaj, kaj ankaŭ la pejzaĝo ĉe vespera krepusko sur la reira vojo en kamparo estis ja belarto fare de dioj.

Dialogo estas kerna koncepto por funkciigi Esperanton kiel tutmondan lingvon, laŭ la prelego de prof. Kimura Goroo. Konversacio celas amikiĝi kun la interparolatoj, kaj debato celas persvadi ilin, sed dialogo celas, antaŭ ĉio, ŝanĝi sin mem. Tiusence, miaj vizitoj en la lastaj kelkaj jaroj estis ja dialogoj; ĉar mi ŝanĝiĝis pere de la spektoj en la renkontiĝoj. Nun mi ne povas eĉ imagi, kiel mi ŝanĝiĝos plu.

Kontinua verkado de Poemo, kaj Aŭtomata skribado

Oktobro 29

Kvankam tajfuno proksimiĝis al nia regiono, mi vizitis aŭskulti dialogon inter la poeto Yosimasu Goozoo kaj la novelisto O’oka Akira, la filo de O’oka Makoto.

La totalo de la dialogo, kiu daŭris 90 minutojn, estis interesa. Precipe imprese estis, ke Yosimasu Goozoo parolis pri Kontinua verkado de Poemo, kiun iniciatis O’oka Makoto, en la rilato al Aŭtomata skribado de superrealismo. La trovinto pri la rilato ne estis Yosimasu, sed la literaturisto Miura Masasi, kiu lastatempe indikis ĝin en sia eksplika notico por la esea libro de O’oka Makoto “Utage to Kosin” (Bankedo kaj soleca koro). Yosimasu citante ĝin parolis.

La verkmaniero Kontinua verkado de Poemo, japane Rensi, estas verki kelklinian poemon laŭvice de kelkaj poetoj kiel ĉeneron, sed kiel ĉiu ĉenero estas samtempe individua faraĵo. Se oni provas trovi la originon, troveblas la stilo Renga, kaj poste Renku, kiuj ambaŭ estas tradiciaj poemstiloj uzitaj en rondo. Sed, Miura supozas, ke la motivo de O’oka por Kontinua verkado de Poemo ne estis en regule aranĝita kaj tradicia poemstilo, sed ĝi rilatas al Aŭtomata skribado de superrealismo en Francujo.

Certe, O’oka Makoto estis ankaŭ studanto de franclingva literaturo. Kaj Yosimasu aldone diris, ke lia vizaĝo kiel kritikisto de belartoj forte influis lian penson pri la verkado de poemo. Samkiel pentristo esprimis sian eksplodon de imago per gutoj de inko sur la kanvaso, O’oka eksplodigis sian poezion, kiu funde dormis sub la konscio, per kolektivo de konscioj de poetoj.

Gutoj de inko ne perfekte regeblas de pentristo. Simile al tio, la konscio de poeto, kiu vivas individue, de neniu regeblas. Sed la totalo de ĉiuj faraĵoj montras unu solidarecon faritan duone hazarde, duone konscie. O’oka provis grandigi sian nekonscian sferon trans la limon de individueco pere de rondo de poetoj, kiuj laŭvice tamen per la solaj manoj verkas kontinuan poemon.

Mi ne precize resumis la parolon de Yosimasu, sed la kerno kredeble estis tiel. Ĝis nun oni opiniis, ke ĉene daŭra poemo el Kontinua verkado de Poemo iniciita de O’oka estas kunlaboraĵo de kelkaj poetoj. Tamen se pravas la supozo de Miura, ĝi estis faraĵo de kolektiva cerbo ligita per la nekonscio kaj poezio de kelkaj poetoj. Do, en ĝi troviĝas ne solidareco de interhoma rilato, sed solidareco de sinapsoj ligitaj sub ĉiu nekonscio. Verŝajne tiusence, Miura kaj Yosimasu indikis la rilaton al Aŭtomata skribado.

Kial japanaj poemoj ne havas striktan metrikan formon

Oktobro 25

En la libro “Poemoj en la plej malnova civilizacio de la homaro”, la poeto O’oka Makoto diras, ke karakterizaĵo de japanaj literaturoj estas manko de imagpovo kompare kun literaturaĵoj de aliaj landoj. Rilate al la supozo, li starigas demandon, kial japanaj poemoj ne havas sktriktajn regulojn de rimo malsame ol ĉinaj poemoj.

O’oka rezonas, ke la ĉefa verkstilo de japanaj literaturoj estas, ĉu vere ĉu ŝajne, verki sur la vojo kvazaŭ improvize, kaj per tio la verkantoj intencas naturigi sian faraĵon kaj esprimi sian koron identigante ĝin al la naturaĵoj.

Ki-no Turayuki, reprezenta japana poeto en la 9a jarcento, skribis ke se homoj verkas poemojn, ankaŭ birdetoj devas esti poetoj, ktp. Verŝajne la diro ne signifas naivan emocion de la poeto, sed lian volon proksimiĝi al la spirita forto de la naturo.

Laŭ tia ideo, la artefariteco de striktaj reguloj de rimo ne konvenas al la unuiĝo aŭ harmonio kun la naturo. Ĉar estas kontraŭnature, ke oni survoje kaj improvize faras poemon laŭ perfekte rafinita metrika formo. Tial antikvaj japanaj poetoj ne aplikis striktan stilon al siaj faraĵoj. Poetoj en posta tempo aranĝis formojn por starigi proprecon de japanaj poemoj kontraŭ la ĉinaj, sed la formo ne ekhavis striktecon.

Aliflanke, eblas diri, ke rezulte de refuzo pri artefariteco kaj de aspiro al la naturo, japanaj literaturoj tre ofte ne entenas supernaturan skalon, kia troveblas en la budhismoj en Hindujo. Alivorte, ili ne esprimas mondon metafizikan kaj ne intuicie percepteblan. Certe kelkaj altklasaj bonzoj en Japanujo en la antikva tempo, skribis sian filozofian kaj super-perceptan ideon, sed la bonzoj havis sperton longe resti en Ĉinujo kaj tie lernis multon, kiun ne ekzistis en Japanujo.

Eĉ nuntempe, en la japana literatura mondo obstine restas la valoro pri ŝajnaj improvizeco kaj natureco. Ĉi tie mi ne mencios multon, sed nur tion, ke en Japanujo, ripete en ĉiu tempo, oni starigas la demandon, ĉu oni permesu oportunan hazardecon al beletra rakonto. Kaj iafoje stariĝas la demando ĉu rakonto necesas al novelo. Tiel japanoj ankoraŭ tenas valoron pri natureco kiel la plej estimindan econ.

Mi ne intencas konkludi, ke tial japanaj literaturaĵoj estas mizeraj. Ja pro la valoro pri natureco je literaturo, ili havas originalecon kaj samtempe malfacilecon por traduki kun la atmosfero de la frazoj. Sed ni devas konfirmi, ke tiaj japanaj literaturaĵoj havas limon de imagpovo. La esprimaĵoj neniam superas la senson de homoj, per kiu ili konvinkiĝas, ke la mondo estas tiel. Dum la valoro regas japanojn, la plejparto de japanoj neniam akceptas alian mondon, kiun esprimas la literaturo ekster la insularo.

Tielnomata “eterna komencanto” kaj Hajko

Oktobro 24

Lastmonate mi aŭskultis parolon de hajkistino Natui Ituki en granda salono. Oni anoncis, ke la parolo temos kiel ni povas ĝui verkadon de hajko. Hajko estas stilo de japanlingvaj poemoj, laŭ kiu la poemo enhavas (ĉirkaŭ) 17 silabojn kaj devas havi en la vortoj unu sezonan vorton el fiksitaj vortoj, kiuj signifas la sezonon de la sceno.

La ĉefa temo estis ne pri tekniko, sed pri ĝumaniero, laŭ kiu komencantoj facile povas esprimi simplajn hajkistajn vortojn. En la parolo ŝi diras, ke monto estas subtenita de la bazo, kaj ke kiam per tio ŝi diras pri la hajka mondo, la bazo signifas ĝuantojn de hajko per verkado kaj per legado.

Preskaŭ monaton poste, mi rememoris la vortojn, kiam mi vizitis ekspozicion de fotoj fare de civiluloj de mia urbeto. La ekspozicio prezentis la faraĵojn kiel tiujn de civilulaj fotamantoj, sed el la fotintoj troviĝis ankaŭ spertaj fotistoj, ekzemple tiu, kiu ekspozicias siajn faraĵojn en Francujo, kaj tiel plu.

Mi ŝatas spekti fotojn, sed nur de tempo al tempo mi fotas ion por mi mem. Temas pri la ekspoziciantoj, ne ĉiuj estis plej altnivelaj, sed fakte ĉiuj ĝuis la ekspozicion kaj ankaŭ ĉiutagan vivon kun sia fotado. Kredeble, la hajkistino diris la samon.

La supozo momente tiris la vorton “eterna komencanto” en mia cerbo. Ĝis tiam mi pensis, ke la kadro “eterna komencanto” kaj tiu, kiu sinprezentas tiel, estas malbonaj kutimoj de Esperantujo. Sed certe eblas diri la samon pri Esperanto, kiel pri hajko kaj pri fotado. Eternaj komencantoj ŝajne ĝuas Esperanton kaj sian partoprenon al la ideo de amika egaleco ĉe lingva komunikado. Ili ne estas neglektemaj pri lernado de la lingvo, sed ĝuantoj de Esperanto.

La hajkistino Natui diris, ke se hajko fariĝus la beletro nur por malmultaj elektitaj homoj, venus la fino de hajko kiel kulturo. Mi nun pensas, ke se homoj forpelos la eternajn komencantojn, Esperanto ne plu daŭros kiel kulturo; eble povos daŭri kiel nura ilo de komunikado.

Evitinde, ke la motoro dependas de iloj

Oktobro 22

Kredeble, homoj, kiuj amas verki, ankaŭ amas ilojn por la verkado. Ankaŭ mi amas ilojn por skribi kaj por tajpi, nome skribilojn kaj klavarojn. Kaj mi supozas, ke junaj skribilo-amantoj pli aŭ malpli frue revas havi ilon altkvalitan kaj nature multekostan.

Ankaŭ mi iafoje deziras havi tian. Sed mi nun intence evitas mian internan deziron aĉeti altklasan ilon. Ĉar tia ilo kutimigas la uzanton iam kaj ie ajn uzi ĝin, kaj ofte instigas serĉi pli multe komfortan ilon kaj fine faligis sian mastron en la senfundan faŭkon de la labirinto de avido. La aventurulo, kiu ekvojaĝis al la labirinto, iam rimarkos, ke la plej supera trezoro neniam povas ekzisti, dum li tenas en si avidon, — tamen certe post dekoj da jaroj.

Nu, fakte, mi uzas “karan” ilon por tajpado, kiu nomiĝas “Happy Hacking Keyboard Pro 2”. La prezo estis aparte alta. Antaŭ ĉirkaŭ ok jaroj mi aĉetis ĝin per parto de la rekompenco de novelo, por preventi inflamon ĉe la fingroj. Ekde kiam mi estis knabo, ofte turmentis min la doloro, kiun kaŭzis tro longa skribado aŭ tajpado. Tial mi aĉetis la altkvalitan klavaron, sed poste mi ekdeziris havi ankaŭ altkvalitan skribilon. Pli precize, skribilojn.

Konsekvence, la deziro rezultigis la tirkeston plenan de diversaj skribiloj, kiujn mi kolektis. Mi devus rimarki, ke ĉiusence ideala trezoro ne povas ekzisti ene de homaj produktaĵoj. Pli grave ol uzi altkvalitan ilon por sia komforto, estas kapabli verki ie ajn per io ajn. Kutimiĝo al la komforteco rabas de la mastro elastecon.

Nuntempe mi kutime uzas tuj aĉeteblajn kaj tamen sufiĉe bonkvalitajn skribilojn kaj krajonojn. Ne eviteblas al mi konsumi multe da inko kaj grafito, do necesas ŝpari monon por stoki ilin. Oni ne pretigu sian medion tro perfekte. Oni devas kutimigi sin libere agadi eĉ ekster la aranĝita medio.

Mi diras al mi tion, ĉar mia interna deziro frapas la pordon de la koro celante konduki min al la senelireja labirinto de avido. Kaj ironie, ke mi tajpas la artikolon per la klavaro HHKB Pro2. Jam la klavaro verŝajne preskaŭ katenis min al si.

“La motorciklo” de A. Pieyre de Mandiargues

Oktobro 7

Dum la restado en la vilaĝo, mi legis la novelon “La motorciklo” de A. P. de Mandiargues. Laŭmemore antaŭ dek jaroj mi kuraĝis legi la libron, sed ne finlegis pro la tro longe daŭrantaj vicoj de frazoj. Mi esperis legi aktivan kaj aventurecan rakonton, sed efektive la rakonto ŝajnis al mi kvazaŭ rekta vojo en kamparo. Nome, longa vojo kun facile videbla perspektivo, sur kiu mi devos konsumi la plandumojn por atingi la finon.

Honeste dirite, mia opinio pri la rakonto ne multe ŝanĝiĝis de la antaŭa. En mia pli juna tempo, mi ŝatis verkojn de Mandiargues, sed tiu ĉi libro ne plaĉis al mi nek plaĉas eĉ nun. La intrigo estas, ke la ĉefrolulino 19-aĝa rajdas sur sia motorciklo por rapidi al la amanto, forlasinte la edzon. Kaj dumvoje ŝi rememoras pri la tempo antaŭ la edziniĝo, kiam la amanto rabis ŝin kaj poste forkondukis ŝin al neĝa vilaĝo por denove rabi ŝin psike kaj korpe.

Certe multaj legintoj diras, ke ja tiu de beletro estas la atmosfero, kiu alterne bildigas vojaĝon sur ŝoseo kaj memoron pri la amoro. Tamen, tia atmosfero ne ravis min. Eble notinde, ke mi legis la romanon pere de tradukado, do ne gustumis la belecon de la vortoj en la franca. Sed, laŭ mi, rakonto konsistanta el prozoj havas iusence universalecon, kiu ne rompiĝas per tradukado. Leginte la tuton ĉi-foje, mi tamen ne povas kompreni belecon de la libro, simile kiel mi ne proksimas al Philip Roth, Joyce Carol Oates, kaj kelkaj verkistoj, kiuj uzas fantazion por esprimi la veron de amoro kaj vivo.

Mi ne intencas akre kritiki la libron per la artikolo, sed pensi mian internan ideon pri literaturo kaj pri la vivo. Kredeble, kiam homo rimarkos per la vento ŝanĝiĝon de sezonoj, tiu sentos ŝanĝiĝon de la temperaturo de sia koro. La libro estis kvazaŭ aŭtuna vento por mi. Kaj, por varmigi mian ĉagrenan koron mi bezonas alispecan rakonton aŭ mem verki ion el prozoj.

Rikoltado finiĝis

Oktobro 3

Ĉirkaŭ ses tagojn mi daŭre laboris por rikolti rizon. La kondiĉoj de la rizkampoj ne estis bonaj. Ĉi-foje malfacilaĵoj devenis ofte de maŝinoj. Mi devus lerni kiel regi la maŝinojn sub tiaj malbonaj kondiĉoj.

La tero de la rizkampoj estis ŝlima pro intermita pluvo en la semajno. Kaj la pluvo ankaŭ faligis multe da rizo sur la ŝlimon. Ĉefe pro la aferoj longiĝis mia restado por rikolti. La ŝlima tero malfaciligis precipe regadon de la veturilo por rikoltado. La barakto tamen ankaŭ estis oportuno, ke mi longe ĝuis vivon en la kampara vilaĝo.

Antaŭ ol mi vizitis la vilaĝon, mi planis skribi kelkajn leterojn kaj prozojn ĉe la domo de la vilaĝo. Sed post laboro en rizkampoj, nenia forto restis ĉe mia ĉerpita korpo. Kaj nature mi tuj endormis, malgraŭ malvarmeco tute malsama ol mia varma urbeto. Mi portis skribilojn kaj aliajn, sed post ĉio devis reveni hejmen kun ili tute ne uzitaj.

Pejzaĝoj de la vilaĝo milde konsolis kaj kuraĝigis mian koron. Iamaj riveroj kaj belaj vojetoj, kiu videblis laŭlonge de arboj, jam antaŭ jaroj malaperis pro aranĝo de la agroj. Sed apenaŭ restas verdaj pejzaĝoj kun friska vento kaj kun kresto de la montoj. Dum mi intense laboras, mia senso apenaŭ funkcias por senti la belecon, sed en iu tempo mi momente eksentas ĝin kun profunda enspiro.

Sabata E-Kunsido

Septembro 10

Hieraŭ noktomeze estis embaraso, kaj antaŭ la tagiĝo okazis bruo apud mia domo. Pro tio, mi devis pasigi la nokton tute sendorme.

Ekde la frumatene ĝis la 11-a horo, mi verkis eseon pri la romano “La restanta 10 jaroj” verkita de Kosaka Ruka. La romano fariĝis efektive ŝia lasta publikigita verko. Kaj la eseo de mi verkita estas ankaŭ mia lasta respondo al ŝia beletra ideo.

Mi trajne veturis al Tokio por partopreni en la Sabata Esperanto-Kunsido, kiun organizas s-ro Yamakawa. En la vagono mi apenaŭ povis dormi preskaŭ 90 minutojn. Mi ne povis prepari manuskripton nek eĉ notojn, sed deziris buŝe paroli kaj interparoli Esperante kun aliaj homoj. Mia temo estis “Natura katastrofo kaj ŝovinismo”, kiu devenas de la libro “Septembre, surstrate en Tokio” kaj de la tradukado fare de mi el la japana en Esperanton.

***

En 1923, okazis la Granda Tertremo en la regiono Kantoo en Japanujo, kaj tuj post la pereiga katastrofo okazis masakro kontraŭ koreoj fare de japanaj civiluloj en kaj ĉirkaŭ Tokio. La verkinto de la libro montras, ke hodiaŭa tendenco de rasismo en Japanujo tre similas al la situacio en la tempo de la Granda Tertremo. Nome, li avertas pri la ebleco, ke kiam okazos natura katastrofo, povos eksplodi masakro aŭ alia kruela krimo fare de civiluloj denove en Tokio.

Origine, mi ne havis specialan vidpunkton rilate al politika mondo. Sed ju pli la tempo pasis, des pli forte mi konscias danĝerecon pri la japana socio kaj pri la konduto de la registaro. Mi diras, ke pufiĝas naciismo kaj ŝovinismo en Japanujo. Ne malmultaj en Japanujo, sendepende ĉu japanoj ĉu alilandanoj, emas tuj nei tian opinion, kvazaŭ ili volus forigi sinistran aŭguron. Tamen, kiel iu ajn facile povas supozi, nuntempe ie ajn povas okazi masakro pro rasismo kaj ŝovinismo rapide kreskantaj en la mondo.

Ni devas neniam ripeti saman kulpon. Por tio ni devas lerni de la historio.

***

Antaŭ ol viziti la sidejon de JEI, nome la kunsidejon, mi survoje vizits grandan librejon en la butika konstruaĵo Oazo, kaj aĉetis la du librojn: “La Mortinto” verkita de Eça de Queiroz, kaj “La neekzistanta kavaliro” de Italo Calvino.

En la kunsido ĉeestis naŭ homoj. Prezentis sian prezentaĵon ok homoj. Kaj poste bankedis ses homoj. La bankedejo estis la vegana restoracio Sojo, kiun mastras s-ro Saitoo. La manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estis bongustaj, kaj eĉ malmultekostaj.

La mastro montris la komputilan ludon Kotonoha-Amrilato, per kiu oni povas lerni Esperanton, kaj en kies mondo oni parolas Esperante. Li prezentis ankaŭ muzikojn en Esperanto, kiujn eblas aŭskulti pere de la retservo Vinilkosmo, kaj ĝian apon. Tute abundis esperantaĵoj en tiu vespero.

Duonhoron post la noktomezo mi atingis hejmon. En la veturado mi finlegis la novelon “Pereira asertas” verkita de Antonio Tabucchi. Se oni supozas pri la kialo, kial Tabucchi verkis tian ĉi novelon, nome realisman kaj politikan malsame ol la gusto de liaj aliaj verkoj, oni povas konvinkiĝi, kiel malpaco de la socio influas la menson de verkistoj, kaj ke beletraĵoj iafoje funkcias por veki konsciencon de homoj.

Notoj

Septembro 9

Lastatempe mia dormo malstabilas. Mi dormas horon aŭ kelke da horoj, kaj post laboro denove dormas sammaniere. Mi ne scias, kiom da fojoj mi dormas en tago. Tamen la sumo de la dormoj en tago ne estas sufiĉe longa.

Pli kaj pli multe okazas, ke mi forgesas diversajn aferojn en ĉiutaga vivo. Tial mi komencis registri ilin, ekzemple legitajn librojn, plenumitajn farendaĵojn, kaj ĉiutagajn aferojn kiel en taglibro, per komputilo en HTML-dokumentoj. Komence, mi simple skribis ilin respektive en teksto-dosieroj, sed poste rimarkis, ke utiligante hiperligilojn kaj saman stildosieron mi povas kontroli ilin per retumilo kiel unuigitan paĝaron. Kaj per tiu ĉi maniero, eviteblas forgesi la ekziston mem de iu dosiero.

Nuntempe per tiaj notoj mi iom post iom rememoras, kion mi tute aŭ parte forgesis strang-nivele. Ankaŭ pere de revizio de tiu ĉi blogo, mi povis regajni kelkajn memorojn. Necesas rememori kiel mi vivis, por pensi kiel mi vivos.

Floro

Septembro 1

Posttagmeze, Hanamaki denove venis al mia urbeto por kune ĉeesti en kunsido. Poste, ni babilis en kafejo kun klasika atmosfero. Mi demandis ŝin, ĉu ŝi legis interesajn librojn lastatempe. Ŝi parolis pri la japana novelo “Parolas Amiko” (Amiko estas la persona nomo de ĉefrolulino) verkita de Imamura Natuko. Ŝi diris, ke la novelo profunde impresis ŝin. Laŭ ŝi, ŝajna handikapo aŭ strangeco de Amiko funkcias kiel ŝia unika karaktero, kiu vole-nevole implikas kaj influas aliajn ĉirkaŭ ŝi.

En la kafejo ŝi manĝis kareon kun rizo, trinkis teon, kaj englutis kukon. Kaj kelkajn minutojn poste, sur la vojo ŝi diris, ke ŝi volas manĝi Takoyaki-ojn (faruna bulo enhavanta piedon de polpo). Kia apetito! Konsternite, ankaŭ mi manĝis samkvante. Post la babilado, ŝi donacis al mi rozkoloran floron.

Meze de la vojo al la stacidomo ekpluvis. Ankoraŭ nun pluvas. Ankaŭ mian koron kovras pluvaj nuboj. En la babilado, ŝi sciigis min pri amikoj, kiujn mi longe ne vidis. Mi ne scias, ĉu pro tio aŭ ne, sed sentas ke la nuboj eknestis en la profundo de la koro. Mi metis la floron en maldikan vitran botelon en mia ĉambro. Oni diras, ke floro konsolas koron. Eĉ nur unu floro funkcias kiel oni diras.

inserted by FC2 system