somero 2017
Mia fratino kaj knabino
Aŭgusto 30
Hodiaŭ vespere mi vizitis la restoracion, kie mia amikino, ŝiaj nevino kaj patrino atendis min. Ĉar
la nevino baldaŭ devos reiri al ŝia lernejo post la fino de ŝia somera ferio, ili okazigis
ĝisrevidan bankedon por ŝi, kaj invitis ankaŭ min.
La amikino tre ofte vartis ŝin, ekde kiam ŝi estis bebo. La knabino amas siajn gepatrojn, kaj ankaŭ
la onklinon kun granda amikeco. Mi mendis du Savarinojn, kiuj estas mia plej ŝatata kuko, por manĝi
kune. Sed la penetrigita brando de la kukoj ŝajne ebriigis la knabinon kaj eĉ la onklinon. Ili,
intence aŭ ne intence, gestadis kiel ebriuloj.
Ekde hodiaŭ mia fratino restados en la gepatra domo, por naski bebon en la proksima akuŝejo. Baldaŭ
mi fariĝos onklo. La tago estos en la malfrua septembro.
La ponto inter la realo kaj la sonĝo
Aŭgusto 27
Hoolaibaŝi, la plej longa ligna ponto en la mondo, atendis mian viziton. La ponto superas la larĝan
riveron Ooigawa, kiu fluas en la okcidenta parto de la gubernio Ŝizuoka.
La urbo Ŝimada estas kovrata de neurba atmosfero. Eblas diri, ke ĝi estas iusence tipa urbeto. Sed
kiam mi atingis ĉe la longega ponto, la pejzaĝo renversiĝis. La terure longa ligna ponto kondukas
homojn al la mistera, arbplena bordo, kiu aspektas kiel granda insulo. Kaj sub la piedoj, inter la
lignaj rungoj, malsupre videblas nenombreblaj blankaj ŝtonoj sur la tero, kie eble la rivero iam
okupis, kaj ankaŭ la disbranĉiĝintaj fluoj de la rivero rapide irantaj.
Se iu forpasinto vojaĝus de “tiu ĉi mondo” al “tiu mondo”, la homo povus vidi ĉi tian pejzaĝon. Meze
de la paŝado, mi eksentis, kvazaŭ mi paŝus for de la realo kaj al la sonĝo de antikvuloj.
Eĉ nun mi sentas min kvazaŭ ankoraŭ paŝanta sur la ponto.
La nomo de la ponto, nome Hoolai, signifas sanktan monton en legendo en Ĉinujo. Oni diras, ke en
antikva tempo la magiisto Zyohuku venis de Ĉinujo al Japanujo por serĉi eliksiron, kaj nomis la
monton Huzi-san Hoolai-san. De tiam japanoj iafoje nomas aŭ skribe alinomas ion sanktan Hoolai.
Origine Hoo kaj Lai signifas herbojn, kiuj efektive ekzistas, kaj kiuj montras erudician ermiton.
Iuj ne malmultaj diras, ke japanoj havas aspiron al velkado. Sed tio ne ĉiam pravas. Ekde la antikva
tempo japanoj havas aspiron al eternaj vivo kaj juneco. La nomo Hoolai kredeble montras tiun
deziron. La pejzaĝoj sur la ponto kaj ĉe la bordoj ŝajnis al mi, kvazaŭ la tempo stagnus krom la
fluoj de la rivero.
Ĉu vi scias, ke kanguru-musoj povas vivi sen trinki akvon?
Aŭgusto 26
Bedaŭrinde, subite nuligita estas la plano de deklamo, ke mi kaj Hanamaki voĉlegos la poemaron. Mi
ankoraŭ ne scias la kialon kaj la procezon.
Hodiaŭ okazis kunsido de la libro-klubo, en kiu ni argumentis pri la novelo “La fendita vicgrafo”
verkita de Italo Calvino el Italujo. La novelo kovras la tuton per fantazia atomosfero, kaj tamen
esprimas en la atomosfero la tiaman realon de la mondo. Precipe la lasta scenejo estas impresplena,
ke la knabo, kiu rolis kiel rakontanto, estas restigita de doktoro, kiu foriris kun ŝipoj tre eble
al milita afero.
La kunsido iris tre bone, kun ĉeesto de nova membro de la klubo. Sed, ĉar hodiaŭ la temperaturo kaj
la humideco kombine faris la teron terure varmega, la ĉeestantoj inkluzive min ŝajnis elĉerpitaj aŭ
baldaŭ elĉerpotaj.
Pro la varmeco aŭ pro mia mensa elĉerpiteco, mankis al mi sufiĉe da dormo. Mi volis dormi, sed ne
sukcesis, kaj frue vespere kvazaŭ svenis sur la tatamon.
La temo de la sekva kunsido estas la novelo “La konfuzoj de juna Torless” verkita de Robert Musil.
Laŭ la memoro, mi ankoraŭ ne sukcesis legi iun verkon de Musil ĝis la fino, kaj do certe bezonos pretigi min
per nutraĵoj por la nova libro-vojaĝo.
Haltejo
Aŭgusto 22
Hodiaŭ estis ferio de mia matena laboro. Mi povus fari etajn farendaĵojn, ekzemple purigi mian
ĉambron, utiligante la tempon. Sed tio ne efektiviĝis. Ial mi sentis la cerbon tre peza, kaj la
korpo preskaŭ perdis la ekvilibron.
Mi tamen devis iri aĉeti kelkajn necesaĵojn, kaj ankaŭ veturi al proksima urbo. La taskoj estis
facile plenumeblaj, se mi fartus same kiel ĉiutage. Mi ne konsciis pri mia stato, sed kelkfoje faris
facilajn erarojn dum la plenumoj. Kaj fine, malfrunokte mi eksciis, ke mia sanstato estas malbona.
Supozeble la stato ne signifas malsanon, sed elĉerpiĝon de mia forto.
Kial mi subite perdis viglecon, kvankam mi ne faris pezajn laborojn en tiuj ĉi tagoj? Ĉu tion kaŭzis
mensa demando aŭ ĉagreno? Mi ne estas certa. Klaras almenaŭ tio, ke sur la haŭto aperis simptomo
organdevena. Kvankam en ferioj (ankaŭ morgaŭ), mi havas laboron ankaŭ en la vilaĝo. Tranĉi per
tondomaŝino herbaĉojn, ktp. Por tio mi devus veturi al la vilaĝo morgaŭ frumatene. Ĉu la devo premis min?
Mi ne scias eĉ mian internon.
Rememorante la lastajn tagojn, mian tempon okupis ne nur laboro, sed ankaŭ purigado kaj aranĝado pri
mia ĉambro kaj pri kelkaj ĉambroj de mia gepatra domo. Ĉar mia fratino naskos bebon post semajnoj, ni
devas pretigi la medion por ŝi, kiu dume transloĝos ĉi tien de sia hejmo, kie ŝi kaj ŝia edzo loĝas
du solaj.
Mi deziras fari ion ajn por la fratino. Kaj tamen jam miaj manoj fariĝis plenplenaj. Laŭ mia supozo
pri mia interno, eble mi volas strebi nur por verkado, aŭ simple pasigi tempon sola kaj kviete; aŭ
la malon ol ili.
Laŭ paso de tempo, ĉio bona, nostalgia kaj varma foriras aŭ malaperas de ĉirkaŭ mi. Kial mi restas
sola? Ĉu tiuj brilaj memoroj iris for lasinte min post iliaj spuroj?
Alterna voĉlegado de alterne verkitaj poemoj
Aŭgusto 19
Post la somera festo atendas min kelkaj laboroj kiel novelisto. La laboroj tamen eble devus esti
destinitaj al poetoj, ol al novelistoj.
Unu el la laboroj estas verki poeziaĵojn por du fotoj kiel kunlaboraĵojn kun
la fotistoj. La faraĵoj estos ekspozicitaj en Hamamacu, la plej okcidenta parto de mia gubernio.
Alia estas deklamo de la poemaro «Trema Spegula Tagiĝo» (Rocking Mirror
Daybreak),
kies seriaj poemoj estas alterne verkitaj fare de la du poetoj, Ooka Makoto kaj Thomas Fitzsimmons.
Ooka forpasis ĉi-printempe, kaj ekde la venonta septembro lia literatura muzeo ekspozicios liajn
laboraĵojn kun lia historio ekde la naskiĝo ĝis la forpaso. Mi kaj Hanamaki Kaori, la du novelistoj
en la gubernio Sizuoka, faros la deklamon en la malferma ceremonio de la memora ekspozicio.
Hodiaŭ mi kaj ŝi kunsidis kun kuratoro de la muzeo. Ĉio glate iris. Mi tamen devis demandi min,
kio estas poemoj por mi. La demando certe sonas naiva, sed ĝi gravas por mi, kiu havas grandan
estimon al poezio, ĉar kiam mi pripensas poemojn, mi ne povas eviti pripensi ankaŭ
lingvon.
La demando certe estas kromaĵo por la deklamo. Ĝi estas absolute mia individua demando.
Estas alia kialo, kial mi tiel mediteme demandas min.
Lastatempe iu persono donacis al mi sian poemaron. Mi legas ĝin, kaj tamen ĝis nun ne povas fari iun
ajn respondon.
Krome, en la semajnoj mi legis la doktoran disertacion de Goobara Kai pri Maurice Blanchot, kaj legis
ankaŭ verkojn de Blanchot. Ĉi tie mi ne menciu multon pri la enhavo, sed menciinde, ke laŭ Goobara
(kaj Blanchot) ‘Imago’ de poeziaĵoj ne signifas figuron el la priskribo sed tiun el la
vortoj. La klarigo estas konvinka, sed apenaŭ glate penetris en mian racion. La demandoj pri poezio
ne estas emociaj komplikaĵoj, sed la simpla temo: Per kio oni plektas artaĵon, kaj kion oni
perceptas pere de la faraĵoj.
Somera festo
Aŭgusto 15
Malfermiĝis somera festo en mia urbeto. Tiu ĉi jara estas speciala por mia strato, ĉar
ludantoj de festomuziko en la strato havas rajton ludi sur granda festa veturilo, kiun multaj homoj
movas ŝovante per la tenilo aŭ tirante per la ŝnurego. La rajto venas ĉiusesjare al ĉiu strato.
Matene mi haste iris al la placo, kie la ludantoj, halpantoj kaj komitatanoj kolektiĝis.
Mia celo estis partopreni en kolektiva foto, kaj ne portis la poŝtelefonon nek la monujon.
Sed ial kaj iam oni decidis, ke mi akompanu la veturilon kiel ŝovanto kaj gardisto.
Kion mi gardis? Por ke infanoj kaj aliaj ne aliru al la ruliĝantaj radoj de la veturilo.
Ĉirkaŭ ses horojn mi akompanis ŝovante la veturilon per la tenilo. Kaj fakte, hodiaŭ forte pluvis.
En intermitoj mi babilis kun la edzo de mia fratino, kiu ne havas konaton inter la kunpaŝantoj.
Kaj kun unu juna viro mi amikiĝis.
Vespere, finfine venis al mi la tempo, kiam mi ludu festomuzikon sur alta podio. Ĉar mi ne apartenas al
la junulara klubo de mia strato, mi ne rajtis ludi sur la veturilo, sed ludis sur la alta podio kun
samklubanoj. La ludo estis kvazaŭ konkursa stilo inter kvar teamoj inkluzive de mia kaj de la junulara klubo.
Ne estis juĝantoj de la konkursa ludo, tial mi memtaksas mian ludon: ĝi estis la plej mirinda.
Ankaŭ la teamo estis bona. Mi ŝatus permesi al mi tiel alte taksi mian ludon, ĉar la momento estis unu sola
brila tempo por mi en tiu ĉi tago.
Je la sepa kaj duono ptm., mi kun amiko iris al la ŝintoisma sanktejo en Misima, por spekti festomuzikludon,
kiu estis la plej granda kiel konkursa stila ludo en la tago kaj vespero. Konkurse ludis kvin teamoj. Poste ni vizitis antaŭ la
sankteja domo, kaj manĝis glaciaĵon kaj alian.
Tondado de arbustoj de teo
Julio 6
Du monatojn post la plantado de rizo, mi revenis al la vilaĝo por tondi tearbojn.
Oni jam rikoltis la foliojn, kaj bezonas prepari por kultivi novajn foliojn kaj branĉojn.
Tondentaj estas deviinte kreskintaj branĉoj. Mi faris la tondadon per maŝinsegilo ekde
hieraŭ posttagmeze, sed ĝi ne finiĝis ĝis la vespero.
Fine mi finis la laboron, hodiaŭ antaŭ la tagmezo.
Plenumi la laboron estis malfacile pro freneze malstabila vetero.
Kiam mi ankoraŭ svingis la maŝinsegilon, forte ekpluvis.
La forteco de la pluvo kaprice ondis dum mia strebo.
Sub tia ĉielo, duone ekstere, mi lavadis vartujojn de plantidoj de rizo.
Ni uzis la vartujojn, semajnojn ĝis antaŭ plantado en rizkampo.
Stakigitaj kestoj estis 500.
La maniero estas enŝovi kaj eltiri keston en kaj el lavaparato pri ambaŭaj flankoj.
La aparato, kiun oni uzas ĝenerale unu fojon ĉiujare, estas komune uzata en mia areo.
Mi faris la lavadon sub la tegmento de garaĝo. La ĉielo estis serena, sed de tempo al tempo
abrupte pluvegis. En tiu ĉi tago, neniom pluvis en mia hejmurbo;
kaj la plej drasta pluvo trafis la insulon Kjuuŝuu. Mi aŭdis la novaĵojn en la domo en la vilaĝo.
En la restado, mi legis la novelon “Mario kaj la Magiisto” de Thomas Mann.
Novigo de la blogo
Junio 18
Novigo de la blogo post dujara dormo. Ĝis nun mi neglektis verki en la blogo,
ĉar serie okazis ĉe mi komplikaj kaj neĝojaj aferoj.
Ankaŭ pri verkado de noveloj, mia agado stagnis.
Sed lastatempe mi eksentis, ke la volo verki Esperante reĝermis en mia koro.
Demando estis kiel solvi la “spagetajn” kodojn de CSS, kiun mi iam faris por la blogo.
Anstataŭ metie modifi ilin, mi aplikis la gramatikon de HTML5 kaj CSS3 al ĉiuj paĝoj.
Mi provizore forviŝis ligilojn al malnovaj artikoloj, sed intencas denove alŝuti ĉiujn, post kiam
mi modifos ilin laŭ ĝustaj gramatiko kaj vortouzo de Esperanto; alie,
kiam komencanto legos mian blogon, la homo erare lernos malĝustajn esprimojn pro la eraroj pri gramatiko k.s.
Finiĝo de Plantado,
kaj “Arĝena Cirko” de A. E. Coppard
Majo 6
Fininte plantadon de rizo, mi revenis al mia urbeto. Antaŭ la vespero mi vizitis bibliotekon kaj
denove eklaboris en verkado ĉe skribtablo.
La plantado glate iris malgraŭ abrupta pluvo kun tondro en iu tago. Domaĝo estis, ke mankis al
mi scio kiel ripari paneon de la maŝino. Terkultura laboro ĉiam plibonigas mian sanon fizike kaj
mense. Same, ankaŭ libroj kaj krajonoj estas necesaj elementoj de mia vivo.
En la vilaĝo ĉiuvespere mi tuj enlitiĝas senbare pro laceco. En la urbeto ne tiel, sed mi ofte
dormas sur la seĝo. Vilaĝe mia koro ĉiam trankvilas, sed hejme mi bezonas klopodi por gajni
trankvilon eble pro nervozeco, kiun mi ne klare konscias.
Lastatempe mi legis la noveleton “Arĝena Cirko” de A. E. Coppard, ke iu viro devis ludi tigron
en tigra felo kiel vera besto, por lukti kun leono en cirko. La luktado de tigro kaj leono estas
ĉefa spektaklo de la cirko. Meze de la luktado li trovis, ke ankaŭ la leono estas falsa, kaj
ludata de homo; kaj ke la ludanto estas la viro, kiu iam rabis lian edzinon kaj forkuris kun ŝi.
Li momente subkomprenis, ke la luktado de la du bestoj estas ridindaĵo, sed tiu de la du viroj
estas vera duelo. Spektantoj ridante spektas la komedion de la luktantaj bestoj, dum la viroj
kvazaŭ veraj bestoj serioze kaj kruele ĉasas la vivon de sia malamiko.
La rakonto profunde kortuŝis min. Eble mi luktas kun mi mem tiamaniere. Se ĝi ne rekte figuras
iun parton de homa vivo, ĝi almenaŭ aludas ion amaran, kiun ni spertas en la vivo.