Japana
Esperanto-Junularo

Japana Esperanto-Junularo (JEJ) estas junulara organizo en Japanio, unu sekcio de TEJO.
» JEJ oficiala retejo - http://www.jej.jp/index.eo.html
Ĝisdatiĝis: 2013-10-22
Tiu ĉi paĝo diras pri JEJ en 2013 kiel arkivo.
Nuntempa informo troviĝas ĉe http://www.jej.jp/index.eo.html

La 100-a Japana Esperanto Kongreso

http://jek100.esperas.info/

Sukcese finiĝis JEK100 en Tokio oktobre, en kiu ni JEJ havis Junularan Programon. Poste ni koncize raportos ĉi-tie kaj samtempe pli detale rakontos en nia organo La Junuloj.

La Junuloj

La Junuloj - organo de JEJ eldoniĝis ĝis n-ro 100. Jen kelkaj elŝuteblas.

N-ro 100: Memoro de Japana E-Junularo
N-ro 99: Anonco pri la 100a Japana E-Kongreso
N-ro 98: Komuna Seminario en Japanio

malnovaj numeroj

Kiel oni povas aboni ĝin?

Kontaktu nin je la adreso malsupre skribita. Nuntempe ni aranĝas abonan sistemon.

Estraro kaj Agadlinio

Estraranoj

Mamija, Midori - Redaktisto (Prezidanto)
Ugo José Lachapelle - Redaktisto
Arase, Sayuki - Kasisto

Membroj

Proksimume 30 regulaj membroj kaj 50 subtenaj membroj.

Agadlinio

JEJ-anoj regule kunsidas rete aŭ rekte, ĉiuokaze en Esperanto.

La organizo estas por ĉiuj junaj esperantolingvanoj en Japanio, tial ni evitas kunsidon nur en la japana.

Por komunikado kun diversaj homoj kaj informado pri nia agado, ni laŭeble partoprenos en esperantujo kaj faros plu *interesan organon* La Junuloj. Nuntempe JEJ faras ĉiuprojekte komitaton kiel aktivan sekcion. Estraranoj kaj komitatanoj kune rezolucias kernan decidon.

Komuna Seminario

Regule okazas internacia seminario kun junuloj en kelkaj Aziaj landoj: Japanio, Koreio, Ĉinio kaj Vjetnamio estas la organizantoj.


Ĉi-jare la 32-a Komuna Seminario okazos en Pekino, Ĉinio, de la 20a ĝis la 22a de decembro. La seminaria temo estas “Kia maniero estas taŭga por kontaktoj inter la junularoj en Azio?”

Ĉi-foja seminariejo estos la sidejo de la Ĉina Internacia Eldona kaj Distribua Administracio, al kiu apartenas El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). Partoprenantoj loĝos en proksima hotelo.

Fejsbuko

japana.esperantojunularo

Tvitero

http://twitter.com/JEJ_

Kontaktu nin

jej.estraro@gmail.com
Adreso:Esperanto-domo, 12-3 Waseda-mati, Sinjuku-ku, Tokyo, JP-162-0042

Pasintaj okazaĵoj

Somera Esperantp-Kunveno

http://esperantokunveno.wordpress.com/japana/

Komuna Seminario en 2012

http://sites.google.com/site/komunaseminario2012/

← listo
inserted by FC2 system