Mia labortablo.
Sur la ligna ordinara tableto troviĝas tekkomputilo, vidigilo, klavaro, muso, kaj lumilo (kaj botelo de kolao).
La komputilon, kies ekrano paneis, mi konektis kun ekstera vidigilo per D-Sub. Malgraŭ paneinta ekrano, novan mi aĉetis elskribinte romanon.
La vidigilo estas S1721-SH de Nanao. Kiam oni vendis neaktualan malkare, mi aĉetis unun por 16,000 enoj.
La klavaro nomiĝis "Happy Hacking Keyboard Pro-2". Kvankam mi estas ne teknikisto kaj Vindozulo, ĝi estas aĉetita kiam venis unuafoja honorario pro verko, kaj utila precipe por Vim.
Ankaŭ la muso venis anstataŭ malĝustita. L1:M-UAS144 (kun kablo, lasera) de Logicool valora kiel 1,980 enoj, estas malgrandega kaj uzebla bone malgraŭ sia prezo. Antaŭe mi uzis M-BJ58 de la sama kompanio.
Mi esperas venon de nova komputilo. Nuna venis antaŭ 5 tagoj. Ĝis tiam estis tekstilo, Rupo de Tōŝiba.