Dekoracia metiisto

Elektra lumo saltas ĉielen. Natura mallumo kaŭras teren. La staranta kondukanto dece riverencas, kaj la apenaŭa sango elfluas sur la maro. La ebena urbo iufoje ŝajnas amuza parko, kaj alifoje ĝi estas kurejo, kie nigraj katoj ŝtelece trakuras. Kiam lanternoj ekbrilas en stratetoj, apenaŭ videble aperas torditaj araneaĵoj.

En la horo oni ne plu vidas viglecon sur la tero. Sed en domo, duone sub la tero, adorantoj de belo kolektiĝas trenante siajn ombrojn por komenci ilian malgrandan bankedon. Ili loĝas ekster la urbocentro. Iliaj malnovaj nestoj ĉiam svarme ondas, ruliĝas, kaj tiel konstruas novan formon de ilia kvartalo. Tiuj mizeraj adorantoj tamen posedas kanton, nektaron kaj kredon je dioj de kaoso. Apenaŭ iu viro argumentas pri la figuro de anĝelo, alia adoranto de aliforma anĝelo tuj neas ĝin. Tio estas ĉiuvespera sceno. Ne eblas ebriigi ilin per boteloj da malkara alkoholo. Ili krie tostas por ilia belarto kaj por ilia scienco.

Kiam diskuto kaj argumentado lacigas ilin, ĉeftemo de ilia babilado venas al mekanismo kaj maniero. La ĉefroluloj estas pentristoj, skulptistoj kaj metiistoj. Metiistoj ĉiutage aranĝas dekoracion laŭ la deziro de klientoj, per siaj mekanismo kaj maniero. La adorantoj, simpatiaj diletantoj, sendas aplaŭdon al metiistoj, kvazaŭ al ekzaktaj maŝinoj.

Proksime de ili, sidas unu dekoracia metiisto, kiu metas la kapon de frumatura knabo sur sia jako. Sur la vizaĝo troviĝas nihilisma rideto. Lia aspekto estas pli juna ol sia vera aĝo, sed la menso jam estis kaduka trans la fazon de maturiĝo. “Teda”, li senvoĉe diris al si, imitante ies tonon. Ĉi-vespere li neniom partoprenis en la argumentado. Eĉ kiam iu signis per la mano al li, lia respondo estis silenta rideto.

Kelkaj el la bel-adorantoj, kiuj gaje svingis sian montrofingron, rimarkis la kriozan silenton de la dekoracia metiisto. Ili tuŝis sian najbaron per la kubuto, kaj ŝtele rigardis lin. Li respondis per svingo de la mano, kvazaŭ li dirus: “Ne gravas, daŭrigu.” Post kiam multaj rezignis sendi rigardon al li, lia mano ekdesegnis sensencajn liniojn kaj markojn sur la dorso de forĵetebla menuo. Mallumo kovras ĉion ekster la fenestro. Tio estas la leĝo de nokto, kaj eventuale ankaŭ estas ĝia privilegio. La metiisto ĉiam rigardis tian nokton.


# Ĉi tio estas komencaparto de la romano “Dekoracia metiisto”, kiun mi verkis en la aĝo inter 17 kaj 18. La romano havas 1200 paĝojn, sed la verkado estis interrompita.

inserted by FC2 system