Notu, ke tiu ĉi paĝo estas dokumento farita en 2013 por konigi la agadon de JEJ kaj ĝian programon en la landa kongreso.
Vi povas trovi aktualajn informojn ĉe la oficiala retejo de JEJ.
La 100-a Japana Esperanto-Kongreso sukcese fermiĝis en Tokio, en oktobro 2013. Ni tie okazigis Junularan Programon inkluzive Oratoran Konkurson.
Junuloj raportas pri niaj programeroj en la organo «La Junuloj» n-ro 100.
La Junuloj eldoniĝis ĝis n-ro 100. Kelkaj numeroj elŝuteblas ĉe la ligiloj.
Kontaktu nin ĉe <jej.estraro@gmail.com>
Ĉ. 30 regulaj membroj kaj ĉ. 50 subtenantoj.
Ni rekomendas al la membroj komunikiĝi inter si Esperante, sendepende ĉu parole ĉu skribe. Krokodilado estas evitinda, ĉar la organizo estu por ĉiuj junaj esperantistoj en Japanujo, inkluzive de ne-japanlingvanoj.
Ni celas aktive partopreni en Esperantujo, kaj eldoni pli multe interesajn numerojn de la organo La Junuloj, por konigi nian agadon al junuloj en Japanujo kaj en la tuta mondo. Por ĉiu projekto organiziĝu komitato kiel plej aktiva teamo, kaj la komitatanoj kun la estraranoj strebu por sukceso de la projektoj.
Ĉiujare okazas la internacia kunestado Komuna Seminario. Organizas ĝin la junularoj en la kvar landoj: Japanujo, Koreujo, Ĉinujo kaj Vjetnamujo.
La 32-a Komuna Seminario okazos en Pekino, ekde la 20-a ĝis la 22-a de decembro 2013, sub la seminaria temo: “Kia maniero estas taŭga por kontaktoj inter la junularoj en Azio?”
La seminariejo estas la sidejo de la Ĉina Internacia Eldona kaj Distribua Administracio, al kiu apartenas El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). La loĝejo situas proksime al la seminariejo.