Turvirino

Antaŭparolo

La korpo de Duko konsistas el rubo, kaj ne distingeblas inter la kapo, brusto kaj ventro. La interno estas plena de miksaĵoj el lavaĵoj, ĉifonoj, kaj folioj da paperaĉo bruniĝinta pro sunradio, kaj la aĵoj brue frotas laŭ lia movo. Aŭdinte la laŭtan sonon pro la froto, burokratoj dece riverencas al la granda dorso de ilia moŝto.

Duko foriras lasante sur la vojo kapricajn spurojn kaj radsulkojn. De tempo al tempo, parto de la mizera ŝtopaĵo falas de la korpo sur la vojon. Iufoje ĝi estas littuko kun multaj ŝiraĵoj kaj truoj. Alifoje ŝnuro preskaŭ malimplikita. Sur la vojo en arbaro, la glata marŝo naive faras rompitan linion per falintaĵoj, kvazaŭ ĝi montrus ĝustan vojon al la kastelo.

“Ho, mirinde, mi ne supozis pri ŝnuro!”

Antaŭ la restaĵo de Duko, popolanoj surpriziĝis pro la neatendita apero de belo, kaj elspiras pro admiro.

Ĉapo kvazaŭ fumtubo kovrita per fulgo. Monoklo, kiu ŝajnas tro malgranda. Kaj ĉiam amara mieno. La kapo plena de bonegaj ideoj, ne havas limon ĝis la ventro, krom la forta mentono. La longaj, sveltaj brakoj kaj la trunko tro pufa pro la vesto kolektas onian rigardon. Sed rimarkindaj estas ankaŭ la du aŭ tri radoj, kiuj troviĝas inter la multaj ŝajne malfortaj piedoj, kaj kiuj facilmove trakuras sur asfaltita vojo, tamen kun grinco pro la pezo de la rubo. Unuvide, Duko posedas imponan karakteron, sed ŝajnas ĉiam havi difekton ie en la korpo, ĉar lia maniero estas senescepte mallerta, kion ajn li faras; malgraŭ la tro aroganta sinteno.




Iufoje li kondutas, kvazaŭ la mallerteco estus io fierinda aŭ ĝi estus bela antikva modo. Sed alifoje li kolere ekscitiĝas pro sia mallerteco, kvazaŭ oni ŝarĝus embarason sur li. Tiam li fikse rigardas siajn inĝenierojn kaj krias: “Vidu, refoje la dentrado falis!” Kiam la inĝenieroj alkuras al li, lia ekscitiĝo pli kaj pli fortiĝas, kaj fine li hupas per sia nazo, por montri sian kulminan agacon.

La promenado de Duko estas preskaŭ ĉiutaga tasko. Rondirante tra la stratoj, li rabas manĝaĵojn de paŝantoj kaj satigas la stomakon. Kiam li ne povas plu manĝi pro sia satiĝo, li ordonas al burokratoj porti restaĵojn al lia ĉambro. Trovinte, ke junulo kun okulvitroj estas ronĝonta pomon, Duko momente rabas ĝin per svingo de la brako, antaŭ ol la ĉasaĵo atingos la dentojn de la junulo. Kaj senvorte, li enigas la pomon en la fierindan faŭkon, krude maĉas, kaj fine englutas.

Kiam li preterpaŝas butikojn de fruktoj, de legomoj, de defalaĵoj kaj de ĉifonoj, Duko tenante la monoklon rigardas la varojn, kaj etendas la brakon al plaĉaĵo kvazaŭ dirante al si: “Ne malbone”. Kaj tiel la varoj sub la tegmentoj tute kolektiĝas en lia stomako. Lasinte vakajn bretojn kun konsternita mastrino, Duko kaj liaj subuloj gaje kantante disŝutas ilian “moralon”. La voĉoj vaste sonantaj tra la stratoj tremigas vendistojn, kies vendejon Duko ne vizitis lastatempe. Duko kredas, ke ĉio, kio ekzistas sur la stratoj, estas oferaĵoj por li. Sekve, malobeemaj uloj devas esti kondamnitaj kiel ribelantoj, kiuj avare kaŝas sian riĉaĵon.

Malgraŭ tiu ĉi konduto, Duko estas vaste estimata, kaj krome oni en la bieno sentas de li eĉ familiarecon.

“Ĉiuokaze, Duko havas forton efektivigi sian ideon,” parolas popolanoj unuj la aliajn. “Ni ne havas tiel avaran apetiton.”

inserted by FC2 system