aŭtuno 2017
Elsenda programero
Novembro 29
Mi vizitis komunuman radioelsendejon de mia urbeto, por partopreni kiel unu el la parolantoj de la
programero pri loka literaturo. Antaŭ monato, mi partoprenis la saman programeron kaj tie prezentis
novelon. La aŭtorino Kosaka Ruka ĉi-jare forpasis pro malsano, kvankam
ŝi estis juna. La belega novelo kun aldonitaj ĉapitroj, kiujn ŝi pene verkis sur la lito de la
malsanulejo, bedaŭrinde fariĝis ŝia lasta verko.
Hodiaŭ mi prezentis novelon verkitan de Saitoo Sizuko, 80-aĝa
verkistino. Ankaŭ ŝi mem ĉeestis kaj parolis en la elsenda budo. Ŝi en la novelo esprimis sian vivon
en la tempo de knabino, kiam ŝi estis sep ĝis dek. Kaj samtempe tie aperas la kulturo de la tiama
urbeto, kaj la perspektivo de homaj vivoj en la tempo tuj post la jaro 1945, nome post la Dua
Mondomilito.
De antaŭ ol ni eniris en la budon, ŝi proponis al la prezentanto, ke ŝi parolos unue pri la
tramo, kiu kuris en la urbeto ĝis iama tempo, sed nuntempe ne restas eĉ la spuroj. En la tempo,
forlasinte sian grandan urbon, kiu ricevis grandan bombatakon kaj falis en cindra ebenaĵo, ŝi kun la
familianoj rifuĝis en la urbeto. Ŝi rakontis, ke la ĉefstrato apud la stacidomo de la nedifektita
urbeto ŝajnis al ŝi brila, fantazia loko.
La programero enhavis dek minutojn kiel destinitan tempon, sed la prezentanto sonregistris la tuton
de ŝia parolo por dividi en du partojn, kaj ambaŭ estos elsenditaj en decembro kaj en januaro.
Nubaj tagoj
Novembro 28
Pli kaj pli peziĝas mia melankolio, sed mi devas labori kun pozitiva animo, ĉar iu ajn negativa
sento ne estas konvena al la nunaj taskoj. La kaŭzo de la melankolio estas supozebla al mi mem.
Kuŝas en mia koro unu fakto, ke forpasis karaj homoj, kvankam junaj. Ili estis plej bonkoraj, kaj
foriris de la tero sinsekve en tiu ĉi jaro.
Mi perceptas, ke du ondoj konfliktadas en la animo. Premata estas malĝojo, kaj pro tio multe pli
grandiĝas la timo, ke la de mi amata mondo difektiĝas flumrapide. Sed fakte mi ne emas malkaŝi tian
senton en la ĉiutaga vivo, escepte ke ĉi tie mi krias. Individua interna vundo ne estas
kundividebla, je la vera profundo.
Lastatempe, kiam mi babilis kun literaturaj geamikoj, ili ŝajnis tre ĝojaj per malkaŝema interŝanĝo
de la vortoj pere de literatura verkaĵo. Sed eĉ tiam, mi ne menciis miajn malĝojon nek internan
malsanon; ĉar mi preferas ĝuigi aliajn, kaj tia abrupta konfeso naskas nur vanan senton ĉe mi kaj ĉe
ili.
Nigra katino de mia dua fratino restas ĉe mia hejmo. Mi tagmeze, en la mallonga libera tempo,
karesas ŝin, nenion pensante. La katino ronronas peztone, kvankam ŝi ĉiam miaŭas per kvata voĉo.
Tiam, mi pensas, ke mi donas al ŝi trankvilon, kaj ŝi duone dormas sur miaj gamboj ŝajne sen
maltrankvilo. La sceno ĝojigas min, ĉar mi deziras vivi sen disŝuti maltrankvilon al najbaraj
homoj.
Aliflanke, eble mi esperas, ke iu trankviligos mian koron. Sed efektive neniu povos.
Vojaĝo en memoro
Novembro 10
Mi fartas malbone ekde la lastaj tagoj pro malvarmumo. Hodiaŭ post longa dormo mi iom laboris
ĉe la skribotablo kaj pensis pri diversaĵoj.
Eble mi povas diri, ke mi jam spertis ĉion, kion mi iam revis sur la lito kun la malsana korpo. En
maro de la memoro mi naĝis de insulo al insulo. La plej granda memoro estis la vojaĝo en Vjetnamujo.
Mi tiam ne rememoris konkrete, sed senescepte ĉio, kion mi renkontis en la lando, estis tute freŝa
por mi. Absolute, mi neniam povus sperti tion, se mi ne flugus ekster la japana insularo.
Nokte, mi foliumis komikson de Karinpen, bildaron de Odilon Redon, kaj poemaron de Paul Celan. La
tri libroj estis memorplenaj por mi. Ankaŭ tiuokaze, la memoro ne estas konkreta, sed mia menso
kvazaŭ estis ligita al la pasinteco pere de tiuj libroj. Nur per la ligo, mi povas rememori, kia
homo mi estis.
Antaŭ ses tagoj, mi vizitis la kongresejon de Japana E-Kongreso en Jokohamo por aŭskulti du
publikajn prelegojn. Ĉar mi havis alian promeson en alia loko, kaj ĉar la postaj tagoj jam estis
okupitaj, mi povis resti tie nur du aŭ tri horojn. Tamen, mi ĝojis, ĉar mi povis saluti kelkajn
amikojn iom longe konatajn, kaj ankaŭ povis babili kun junuloj dum iom da tempo.
Estis bedaŭrinde, ke mi ne povis partopreni en la kongreso. Sed mi povis ĝui la vivon ankaŭ en la
postaj du tagoj. Mi vizitis ekspozicion de pentraĵoj de Ajko, kiu estas amikino kaj iam kelkfoje
instruis al mi la ĉinan lingvon. Mi bezonis almenaŭ unu horon por piediri de la plej proksima
stacidomo al la ekspoziciejo, sed ŝiaj pentraĵoj estis tiel vidindaj, kaj ankaŭ la pejzaĝo ĉe
vespera krepusko sur la reira vojo en kamparo estis ja belarto fare de dioj.
Dialogo estas kerna koncepto por funkciigi Esperanton kiel tutmondan lingvon, laŭ la prelego de
prof. Kimura Goroo. Konversacio celas amikiĝi kun la interparolatoj, kaj debato celas persvadi ilin,
sed dialogo celas, antaŭ ĉio, ŝanĝi sin mem. Tiusence, miaj vizitoj en la lastaj kelkaj jaroj estis ja
dialogoj; ĉar mi ŝanĝiĝis pere de la spektoj en la renkontiĝoj. Nun mi ne povas eĉ imagi, kiel mi ŝanĝiĝos plu.
Kontinua verkado de Poemo, kaj Aŭtomata skribado
Oktobro 29
Kvankam tajfuno proksimiĝis al nia regiono, mi vizitis aŭskulti dialogon inter la poeto Yosimasu
Goozoo kaj la novelisto O’oka Akira, la filo de O’oka Makoto.
La totalo de la dialogo, kiu daŭris 90 minutojn, estis interesa. Precipe imprese estis, ke Yosimasu
Goozoo parolis pri Kontinua verkado de Poemo, kiun iniciatis O’oka Makoto, en la rilato al Aŭtomata
skribado de superrealismo. La trovinto pri la rilato ne estis Yosimasu, sed la literaturisto Miura
Masasi, kiu lastatempe indikis ĝin en sia eksplika notico por la esea libro de O’oka Makoto “Utage
to Kosin” (Bankedo kaj soleca koro). Yosimasu citante ĝin parolis.
La verkmaniero Kontinua verkado de Poemo, japane Rensi, estas verki kelklinian poemon laŭvice de
kelkaj poetoj kiel ĉeneron, sed kiel ĉiu ĉenero estas samtempe individua faraĵo. Se oni provas trovi
la originon, troveblas la stilo Renga, kaj poste Renku, kiuj ambaŭ estas tradiciaj poemstiloj uzitaj
en rondo. Sed, Miura supozas, ke la motivo de O’oka por Kontinua verkado de Poemo ne estis en regule
aranĝita kaj tradicia poemstilo, sed ĝi rilatas al Aŭtomata skribado de superrealismo en Francujo.
Certe, O’oka Makoto estis ankaŭ studanto de franclingva literaturo. Kaj Yosimasu aldone diris, ke
lia vizaĝo kiel kritikisto de belartoj forte influis lian penson pri la verkado de poemo. Samkiel
pentristo esprimis sian eksplodon de imago per gutoj de inko sur la kanvaso, O’oka eksplodigis sian
poezion, kiu funde dormis sub la konscio, per kolektivo de konscioj de poetoj.
Gutoj de inko ne perfekte regeblas de pentristo. Simile al tio, la konscio de poeto, kiu vivas
individue, de neniu regeblas. Sed la totalo de ĉiuj faraĵoj montras unu solidarecon faritan duone
hazarde, duone konscie. O’oka provis grandigi sian nekonscian sferon trans la limon de individueco
pere de rondo de poetoj, kiuj laŭvice tamen per la solaj manoj verkas kontinuan poemon.
Mi ne precize resumis la parolon de Yosimasu, sed la kerno kredeble estis tiel. Ĝis nun oni opiniis,
ke ĉene daŭra poemo el Kontinua verkado de Poemo iniciita de O’oka estas kunlaboraĵo de kelkaj
poetoj. Tamen se pravas la supozo de Miura, ĝi estis faraĵo de kolektiva cerbo ligita per la
nekonscio kaj poezio de kelkaj poetoj. Do, en ĝi troviĝas ne solidareco de interhoma rilato, sed
solidareco de sinapsoj ligitaj sub ĉiu nekonscio. Verŝajne tiusence, Miura kaj Yosimasu indikis la
rilaton al Aŭtomata skribado.
Kial japanaj poemoj ne havas striktan metrikan formon
Oktobro 25
En la libro “Poemoj en la plej malnova civilizacio de la homaro”, la poeto O’oka Makoto diras, ke
karakterizaĵo de japanaj literaturoj estas manko de imagpovo kompare kun literaturaĵoj de aliaj landoj.
Rilate al la supozo, li starigas demandon, kial japanaj poemoj ne havas sktriktajn regulojn de rimo
malsame ol ĉinaj poemoj.
O’oka rezonas, ke la ĉefa verkstilo de japanaj literaturoj estas, ĉu vere ĉu ŝajne, verki sur la
vojo kvazaŭ improvize, kaj per tio la verkantoj intencas naturigi sian faraĵon kaj esprimi sian
koron identigante ĝin al la naturaĵoj.
Ki-no Turayuki, reprezenta japana poeto en la 9a jarcento, skribis ke se homoj verkas poemojn, ankaŭ
birdetoj devas esti poetoj, ktp. Verŝajne la diro ne signifas naivan emocion de la poeto, sed lian
volon proksimiĝi al la spirita forto de la naturo.
Laŭ tia ideo, la artefariteco de striktaj reguloj de rimo ne konvenas al la unuiĝo aŭ harmonio kun
la naturo. Ĉar estas kontraŭnature, ke oni survoje kaj improvize faras poemon laŭ perfekte rafinita
metrika formo. Tial antikvaj japanaj poetoj ne aplikis striktan stilon al siaj faraĵoj. Poetoj en
posta tempo aranĝis formojn por starigi proprecon de japanaj poemoj kontraŭ la ĉinaj, sed la formo
ne ekhavis striktecon.
Aliflanke, eblas diri, ke rezulte de refuzo pri artefariteco kaj de aspiro al la naturo, japanaj
literaturoj tre ofte ne entenas supernaturan skalon, kia troveblas en la budhismoj en Hindujo.
Alivorte, ili ne esprimas mondon metafizikan kaj ne intuicie percepteblan. Certe kelkaj altklasaj
bonzoj en Japanujo en la antikva tempo, skribis sian filozofian kaj super-perceptan ideon, sed la
bonzoj havis sperton longe resti en Ĉinujo kaj tie lernis multon, kiun ne ekzistis en Japanujo.
Eĉ nuntempe, en la japana literatura mondo obstine restas la valoro pri ŝajnaj improvizeco kaj
natureco. Ĉi tie mi ne mencios multon, sed nur tion, ke en Japanujo, ripete en ĉiu tempo, oni
starigas la demandon, ĉu oni permesu oportunan hazardecon al beletra rakonto. Kaj iafoje stariĝas la
demando ĉu rakonto necesas al novelo. Tiel japanoj ankoraŭ tenas valoron pri natureco kiel la plej
estimindan econ.
Mi ne intencas konkludi, ke tial japanaj literaturaĵoj estas mizeraj. Ja pro la valoro pri natureco
je literaturo, ili havas originalecon kaj samtempe malfacilecon por traduki kun la atmosfero de la
frazoj. Sed ni devas konfirmi, ke tiaj japanaj literaturaĵoj havas limon de imagpovo. La esprimaĵoj
neniam superas la senson de homoj, per kiu ili konvinkiĝas, ke la mondo estas tiel. Dum la valoro
regas japanojn, la plejparto de japanoj neniam akceptas alian mondon, kiun esprimas la literaturo
ekster la insularo.
Tielnomata “eterna komencanto” kaj Hajko
Oktobro 24
Lastmonate mi aŭskultis parolon de hajkistino Natui Ituki en granda salono. Oni anoncis, ke la
parolo temos kiel ni povas ĝui verkadon de hajko. Hajko estas stilo de japanlingvaj poemoj, laŭ kiu
la poemo enhavas (ĉirkaŭ) 17 silabojn kaj devas havi en la vortoj unu sezonan vorton el fiksitaj
vortoj, kiuj signifas la sezonon de la sceno.
La ĉefa temo estis ne pri tekniko, sed pri ĝumaniero, laŭ kiu komencantoj facile povas esprimi
simplajn hajkistajn vortojn. En la parolo ŝi diras, ke monto estas subtenita de la bazo, kaj ke kiam
per tio ŝi diras pri la hajka mondo, la bazo signifas ĝuantojn de hajko per verkado kaj per legado.
Preskaŭ monaton poste, mi rememoris la vortojn, kiam mi vizitis ekspozicion de fotoj fare de
civiluloj de mia urbeto. La ekspozicio prezentis la faraĵojn kiel tiujn de civilulaj fotamantoj, sed
el la fotintoj troviĝis ankaŭ spertaj fotistoj, ekzemple tiu, kiu ekspozicias siajn faraĵojn en
Francujo, kaj tiel plu.
Mi ŝatas spekti fotojn, sed nur de tempo al tempo mi fotas ion por mi mem. Temas pri la
ekspoziciantoj, ne ĉiuj estis plej altnivelaj, sed fakte ĉiuj ĝuis la ekspozicion kaj ankaŭ ĉiutagan
vivon kun sia fotado. Kredeble, la hajkistino diris la samon.
La supozo momente tiris la vorton “eterna komencanto” en mia cerbo. Ĝis tiam mi pensis, ke la kadro
“eterna komencanto” kaj tiu, kiu sinprezentas tiel, estas malbonaj kutimoj de Esperantujo. Sed certe
eblas diri la samon pri Esperanto, kiel pri hajko kaj pri fotado. Eternaj komencantoj ŝajne ĝuas
Esperanton kaj sian partoprenon al la ideo de amika egaleco ĉe lingva komunikado. Ili ne estas
neglektemaj pri lernado de la lingvo, sed ĝuantoj de Esperanto.
La hajkistino Natui diris, ke se hajko fariĝus la beletro nur por malmultaj elektitaj homoj, venus
la fino de hajko kiel kulturo. Mi nun pensas, ke se homoj forpelos la eternajn komencantojn,
Esperanto ne plu daŭros kiel kulturo; eble povos daŭri kiel nura ilo de komunikado.
Evitinde, ke la motoro dependas de iloj
Oktobro 22
Kredeble, homoj, kiuj amas verki, ankaŭ amas ilojn por la verkado. Ankaŭ mi amas ilojn por skribi
kaj por tajpi, nome skribilojn kaj klavarojn. Kaj mi supozas, ke junaj skribilo-amantoj pli aŭ
malpli frue revas havi ilon altkvalitan kaj nature multekostan.
Ankaŭ mi iafoje deziras havi tian. Sed mi nun intence evitas mian internan deziron aĉeti altklasan
ilon. Ĉar tia ilo kutimigas la uzanton iam kaj ie ajn uzi ĝin, kaj ofte instigas serĉi pli multe
komfortan ilon kaj fine faligis sian mastron en la senfundan faŭkon de la labirinto de avido. La
aventurulo, kiu ekvojaĝis al la labirinto, iam rimarkos, ke la plej supera trezoro neniam povas
ekzisti, dum li tenas en si avidon, — tamen certe post dekoj da jaroj.
Nu, fakte, mi uzas “karan” ilon por tajpado, kiu nomiĝas “Happy Hacking Keyboard Pro 2”. La prezo
estis aparte alta. Antaŭ ĉirkaŭ ok jaroj mi aĉetis ĝin per parto de la rekompenco de novelo, por
preventi inflamon ĉe la fingroj. Ekde kiam mi estis knabo, ofte turmentis min la doloro, kiun kaŭzis
tro longa skribado aŭ tajpado. Tial mi aĉetis la altkvalitan klavaron, sed poste mi ekdeziris havi
ankaŭ altkvalitan skribilon. Pli precize, skribilojn.
Konsekvence, la deziro rezultigis la tirkeston plenan de diversaj skribiloj, kiujn mi kolektis. Mi
devus rimarki, ke ĉiusence ideala trezoro ne povas ekzisti ene de homaj produktaĵoj. Pli grave ol
uzi altkvalitan ilon por sia komforto, estas kapabli verki ie ajn per io ajn. Kutimiĝo al la
komforteco rabas de la mastro elastecon.
Nuntempe mi kutime uzas tuj aĉeteblajn kaj tamen sufiĉe bonkvalitajn skribilojn kaj krajonojn. Ne
eviteblas al mi konsumi multe da inko kaj grafito, do necesas ŝpari monon por stoki ilin. Oni ne
pretigu sian medion tro perfekte. Oni devas kutimigi sin libere agadi eĉ ekster la aranĝita medio.
Mi diras al mi tion, ĉar mia interna deziro frapas la pordon de la koro celante konduki min al la
senelireja labirinto de avido. Kaj ironie, ke mi tajpas la artikolon per la klavaro HHKB Pro2. Jam
la klavaro verŝajne preskaŭ katenis min al si.
“La motorciklo” de A. Pieyre de Mandiargues
Oktobro 7
Dum la restado en la vilaĝo, mi legis la novelon “La motorciklo” de A. P. de Mandiargues. Laŭmemore
antaŭ dek jaroj mi kuraĝis legi la libron, sed ne finlegis pro la tro longe daŭrantaj vicoj de
frazoj. Mi esperis legi aktivan kaj aventurecan rakonton, sed efektive la rakonto ŝajnis al mi
kvazaŭ rekta vojo en kamparo. Nome, longa vojo kun facile videbla perspektivo, sur kiu mi devos
konsumi la plandumojn por atingi la finon.
Honeste dirite, mia opinio pri la rakonto ne multe ŝanĝiĝis de la antaŭa. En mia pli juna tempo, mi
ŝatis verkojn de Mandiargues, sed tiu ĉi libro ne plaĉis al mi nek plaĉas eĉ nun. La intrigo estas,
ke la ĉefrolulino 19-aĝa rajdas sur sia motorciklo por rapidi al la amanto, forlasinte la edzon. Kaj
dumvoje ŝi rememoras pri la tempo antaŭ la edziniĝo, kiam la amanto rabis ŝin kaj poste forkondukis
ŝin al neĝa vilaĝo por denove rabi ŝin psike kaj korpe.
Certe multaj legintoj diras, ke ja tiu de beletro estas la atmosfero, kiu alterne bildigas vojaĝon
sur ŝoseo kaj memoron pri la amoro. Tamen, tia atmosfero ne ravis min. Eble notinde, ke mi legis la
romanon pere de tradukado, do ne gustumis la belecon de la vortoj en la franca. Sed, laŭ mi, rakonto
konsistanta el prozoj havas iusence universalecon, kiu ne rompiĝas per tradukado. Leginte la tuton
ĉi-foje, mi tamen ne povas kompreni belecon de la libro, simile kiel mi ne proksimas al Philip Roth,
Joyce Carol Oates, kaj kelkaj verkistoj, kiuj uzas fantazion por esprimi la veron de amoro kaj
vivo.
Mi ne intencas akre kritiki la libron per la artikolo, sed pensi mian internan ideon pri literaturo
kaj pri la vivo. Kredeble, kiam homo rimarkos per la vento ŝanĝiĝon de sezonoj, tiu sentos ŝanĝiĝon
de la temperaturo de sia koro. La libro estis kvazaŭ aŭtuna vento por mi. Kaj, por varmigi mian
ĉagrenan koron mi bezonas alispecan rakonton aŭ mem verki ion el prozoj.
Rikoltado finiĝis
Oktobro 3
Ĉirkaŭ ses tagojn mi daŭre laboris por rikolti rizon. La kondiĉoj de la rizkampoj ne estis bonaj.
Ĉi-foje malfacilaĵoj devenis ofte de maŝinoj. Mi devus lerni kiel regi la maŝinojn sub tiaj malbonaj
kondiĉoj.
La tero de la rizkampoj estis ŝlima pro intermita pluvo en la semajno. Kaj la pluvo ankaŭ faligis
multe da rizo sur la ŝlimon. Ĉefe pro la aferoj longiĝis mia restado por rikolti. La ŝlima tero
malfaciligis precipe regadon de la veturilo por rikoltado. La barakto tamen ankaŭ estis oportuno, ke
mi longe ĝuis vivon en la kampara vilaĝo.
Antaŭ ol mi vizitis la vilaĝon, mi planis skribi kelkajn leterojn kaj prozojn ĉe la domo de la
vilaĝo. Sed post laboro en rizkampoj, nenia forto restis ĉe mia ĉerpita korpo. Kaj nature mi tuj
endormis, malgraŭ malvarmeco tute malsama ol mia varma urbeto. Mi portis skribilojn kaj aliajn, sed
post ĉio devis reveni hejmen kun ili tute ne uzitaj.
Pejzaĝoj de la vilaĝo milde konsolis kaj kuraĝigis mian koron. Iamaj riveroj kaj belaj vojetoj, kiu
videblis laŭlonge de arboj, jam antaŭ jaroj malaperis pro aranĝo de la agroj. Sed apenaŭ restas
verdaj pejzaĝoj kun friska vento kaj kun kresto de la montoj. Dum mi intense laboras, mia senso
apenaŭ funkcias por senti la belecon, sed en iu tempo mi momente eksentas ĝin kun profunda
enspiro.
Sabata E-Kunsido
Septembro 10
Hieraŭ noktomeze estis embaraso, kaj antaŭ la tagiĝo okazis bruo apud mia domo. Pro tio, mi devis
pasigi la nokton tute sendorme.
Ekde la frumatene ĝis la 11-a horo, mi verkis eseon pri la romano
“La restanta 10 jaroj” verkita de Kosaka Ruka. La romano fariĝis efektive ŝia lasta publikigita
verko. Kaj la eseo de mi verkita estas ankaŭ mia lasta respondo al ŝia beletra ideo.
Mi trajne veturis al Tokio por partopreni en la Sabata Esperanto-Kunsido, kiun organizas s-ro
Yamakawa. En la vagono mi apenaŭ povis dormi preskaŭ 90 minutojn. Mi ne povis prepari manuskripton
nek eĉ notojn, sed deziris buŝe paroli kaj interparoli Esperante kun aliaj homoj. Mia temo estis
“Natura katastrofo kaj ŝovinismo”, kiu devenas de la libro “Septembre, surstrate en Tokio” kaj de la
tradukado fare de mi el la japana en Esperanton.
***
En 1923, okazis la Granda Tertremo en la regiono Kantoo en Japanujo, kaj tuj post la pereiga
katastrofo okazis masakro kontraŭ koreoj fare de japanaj civiluloj en kaj ĉirkaŭ Tokio. La verkinto
de la libro montras, ke hodiaŭa tendenco de rasismo en Japanujo tre similas al la situacio en la
tempo de la Granda Tertremo. Nome, li avertas pri la ebleco, ke kiam okazos natura katastrofo, povos
eksplodi masakro aŭ alia kruela krimo fare de civiluloj denove en Tokio.
Origine, mi ne havis specialan vidpunkton rilate al politika mondo. Sed ju pli la tempo pasis, des
pli forte mi konscias danĝerecon pri la japana socio kaj pri la konduto de la registaro. Mi diras,
ke pufiĝas naciismo kaj ŝovinismo en Japanujo. Ne malmultaj en Japanujo, sendepende ĉu japanoj ĉu
alilandanoj, emas tuj nei tian opinion, kvazaŭ ili volus forigi sinistran aŭguron. Tamen, kiel iu
ajn facile povas supozi, nuntempe ie ajn povas okazi masakro pro rasismo kaj ŝovinismo rapide
kreskantaj en la mondo.
Ni devas neniam ripeti saman kulpon. Por tio ni devas lerni de la historio.
***
Antaŭ ol viziti la sidejon de JEI, nome la kunsidejon, mi survoje vizits grandan librejon en la
butika konstruaĵo Oazo, kaj aĉetis la du librojn: “La Mortinto” verkita de Eça de Queiroz, kaj “La
neekzistanta kavaliro” de Italo Calvino.
En la kunsido ĉeestis naŭ homoj. Prezentis sian prezentaĵon ok homoj. Kaj poste bankedis ses homoj.
La bankedejo estis la vegana restoracio Sojo, kiun mastras s-ro Saitoo. La manĝaĵoj kaj trinkaĵoj
estis bongustaj, kaj eĉ malmultekostaj.
La mastro montris la komputilan ludon Kotonoha-Amrilato, per kiu oni povas lerni Esperanton, kaj en kies
mondo oni parolas Esperante. Li prezentis ankaŭ muzikojn en Esperanto, kiujn eblas aŭskulti pere de
la retservo Vinilkosmo, kaj ĝian apon. Tute abundis esperantaĵoj en tiu vespero.
Duonhoron post la noktomezo mi atingis hejmon. En la veturado mi finlegis la novelon “Pereira
asertas” verkita de Antonio Tabucchi. Se oni supozas pri la kialo, kial Tabucchi verkis tian ĉi
novelon, nome realisman kaj politikan malsame ol la gusto de liaj aliaj verkoj, oni povas
konvinkiĝi, kiel malpaco de la socio influas la menson de verkistoj, kaj ke beletraĵoj iafoje
funkcias por veki konsciencon de homoj.
Notoj
Septembro 9
Lastatempe mia dormo malstabilas. Mi dormas horon aŭ kelke da horoj, kaj post laboro denove dormas
sammaniere. Mi ne scias, kiom da fojoj mi dormas en tago. Tamen la sumo de la dormoj en tago ne
estas sufiĉe longa.
Pli kaj pli multe okazas, ke mi forgesas diversajn aferojn en ĉiutaga vivo. Tial mi komencis
registri ilin, ekzemple legitajn librojn, plenumitajn farendaĵojn, kaj ĉiutagajn aferojn kiel en
taglibro, per komputilo en HTML-dokumentoj. Komence, mi simple skribis ilin respektive en
teksto-dosieroj, sed poste rimarkis, ke utiligante hiperligilojn kaj saman stildosieron mi povas
kontroli ilin per retumilo kiel unuigitan paĝaron. Kaj per tiu ĉi maniero, eviteblas forgesi la
ekziston mem de iu dosiero.
Nuntempe per tiaj notoj mi iom post iom rememoras, kion mi tute aŭ parte forgesis strang-nivele.
Ankaŭ pere de revizio de tiu ĉi blogo, mi povis regajni kelkajn memorojn. Necesas rememori kiel mi
vivis, por pensi kiel mi vivos.
Floro
Septembro 1
Posttagmeze, Hanamaki denove venis al mia urbeto por kune ĉeesti en kunsido. Poste, ni
babilis en kafejo kun klasika atmosfero. Mi demandis ŝin, ĉu ŝi legis interesajn librojn lastatempe.
Ŝi parolis pri la japana novelo “Parolas Amiko” (Amiko estas la persona nomo de ĉefrolulino) verkita
de Imamura Natuko. Ŝi diris, ke la novelo profunde impresis ŝin. Laŭ
ŝi, ŝajna handikapo aŭ strangeco de Amiko funkcias kiel ŝia unika karaktero, kiu vole-nevole
implikas kaj influas aliajn ĉirkaŭ ŝi.
En la kafejo ŝi manĝis kareon kun rizo, trinkis teon, kaj englutis kukon. Kaj kelkajn minutojn
poste, sur la vojo ŝi diris, ke ŝi volas manĝi Takoyaki-ojn (faruna bulo enhavanta piedon de polpo).
Kia apetito! Konsternite, ankaŭ mi manĝis samkvante. Post la babilado, ŝi donacis al mi rozkoloran
floron.
Meze de la vojo al la stacidomo ekpluvis. Ankoraŭ nun pluvas. Ankaŭ mian koron kovras pluvaj nuboj.
En la babilado, ŝi sciigis min pri amikoj, kiujn mi longe ne vidis. Mi ne scias, ĉu pro tio aŭ ne,
sed sentas ke la nuboj eknestis en la profundo de la koro. Mi metis la floron en maldikan vitran
botelon en mia ĉambro. Oni diras, ke floro konsolas koron. Eĉ nur unu floro funkcias kiel oni
diras.