Eseo “La lingvo kiu nomiĝas Esperanto”
Februaro 8
Aperis en la marta eldono de la gazeto Gunzo mia dupaĝa eseo “La lingvo kiu nomiĝas Esperanto”. Ĝi
temas pri mia travivaĵo en Esperantujo.
Mi ne scias kialon, sed lastatempe ĉirkaŭ mi multiĝas tiuj kiuj scivolas pri Esperanto. Eble ankaŭ
la redaktoro de la paĝoj estas unu el ili. En la eseo mi koncize prezentas Esperanton mem, kaj kial
kaj kiel mi lernis Esperanton. Kaj fine mi mencias, kio estas paroli Esperanton por mi.
“Mi respondis tak al tik” en Vojaĝo ĝis noktofino
Decembro 12
Daŭris okupitaj tagoj. Malgraŭ la okupiteco, mi vizitis librejojn kaj aliajn, kaj aĉetis librojn
sufiĉe multajn por legi tra la vintro.
Lastatempe mi alkutimiĝis al aĉetado de libroj pere de la interreto. Aŭtune mi aĉetis esperantigitan
romanon ĉe la retservo Omni7, kaj ĉi-monate ĝi atingis la butikon Seven-Eleven, kiun mi vizitis kaj
ricevis la libron. La romano estas “Vojaĝo ĝis noktofino” de Louis-Ferdinand Céline. De iam antaŭe
mi deziris legi iun verkon de la verkisto, kaj hazarde trovis la esperantan eldonon.
Mi legis ankoraŭ nur kelkajn paĝojn, kaj tamen trovis, ke la vortouzo fojfoje havas trajton.
Ekzemple, “mi respondis tak al tik”. Mi ne scias la Esperantan esprimon “tak al tik”, sed reference
de la originala franca eldono, la vortoj estas “de tac au tac” en la franca, kiuj esprimas intensajn
batojn de du en skermo; nome, la esprimo verŝajne signifas “mi respondis senpaŭze tuj post la diro
de la alia”, se diri malkoncize.
«Vojaĝo ĝis noktofino»
tradukita de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil, Mondial 2005