Mamija Midori

Japanlingva novelisto, terkulturisto, Esperanto-lingvano.

Ekde kiam mi estis 16-jara, kultivado de rizo estas mia ĉiusezona laboro. Krom rizo, ankaŭ tearboj kaj legomoj estas kultivataj en rizkampoj sur la bazo de montaro.

Mi fariĝis novelisto en 2008 per la novelo “Poeto en kaĝo”, kiu aperis en la gazeto Waseda-bungaku kun la premio por nova talento. La unua libro “Turvirino” eldoniĝis en 2011 kiel romano. La noveloj, recenzoj, eseoj kaj prozoj (inkluzive de senrimaj poeziaĵoj) aperas ĉefe en literaturaj gazetoj.

Mi eklernis Esperanton en 2010, kaj malfermis la paĝaron por multigi ĉe mi okazon praktike uzi la lingvon.

Peto pri mia privateco (aparte vera nomo)

Mi kiel verkisto agadas kun mia verkista nomo (pseŭdonimo) Midori kaj ne publikigas mian veran nomon nek volas malkaŝi almenaŭ memvole. Mi iam kelkfoje partoprenis en Esperantujo kun mia vera nomo, sed en la japana literaturujo mi agadas ĉiam kun pseŭdonimo. Bv. ne publikigi mian veran nomon en malfermita loko ekz. en la interreto, eĉ se vi nomas min per la vera nomo. Dankon.

Sendi retmesaĝon | Twitter | Facebook
inserted by FC2 system